La plej malfacile ellernebla lingvo

Kun ruĝa krajonoLa fondinto de SAT, konata Esperanta ideologo kaj verkisto Eŭgeno Lanti (Eugène Adam, 1879–1947), en unu el siaj felietonoj skribis ke Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo (vd. Vortoj de kamarado Lanti, ne plu aĉetebla). Tio estas bona ekzemplo de la karakteriza spita stilo de Lanti, kiun mi tre ŝatas.

“Unu el la ĉefaj trajtoj de l’ internacia lingvo estas ĝia logikeco. Sed en preskaŭ ĉiuj niaj faroj ni agas nelogike. Ni obeas kutimojn, tradiciojn, morojn, leĝojn, kiuj havas nenion komunan kun logiko. Tiu nelogikeco reflektiĝas en la naciaj naturaj lingvoj, kiujn ni jam akiris senlerne ĉe la brusto de nia patrino. Tute nature ni uzas nelogikajn esprimmanierojn. (…) Sed esperanto devigas nin senĉese obei logikon, se ni volas paroli korekte [legu: ĝuste – PFK] k ne nur pli malpli kompreneble. Tia penado al stila logikeco en esperanto estas kontraŭnatura, malfacila k sekve neniam absolute sukcesa. Neniam mi, vi, ni ĉiuj, kapablos tute perfekte uzadi esperanton.”

150228Lanti

Lanti en 1922

Laste mi rememoris tiun Lantian postulon pri la obeo al logiko pripensante la diferencon de signifoj inter la esprimoj “la unuaj tri” kaj “la tri unuaj”. Kelkaj daŭre obstinas, ke Esperanto havas liberan vortordon sed tio pli konvenas al propaganda flugfolio ol kongruas kun la vero. Esperanto ja donas certan liberecon, sed libera ne estas la ordo de vortoj sed la ordo de sintagmoj – kaj eĉ tiu ne plene, ĉar ekzistas certaj konvencioj, elforĝitaj dum preskaŭ 130 jaroj, kiujn oni ne rajtas neglekti (vd. Wim Jansen, Naturaj vortordoj en Esperanto, Rotterdam 2008).

Malĝusta ordo foje kaŭzas miskomprenojn, ĉar ĝi povas doni alian signifon ol tiu intencita de aŭtoro. Tiel estas pri “la unuaj tri” kaj “la tri unuaj”:
– Ŝi konas nomojn de ĉiuj futbalistoj de la unuaj tri plej bonaj teamoj. (= La scio rilatas al la plej bona teamo, la dua kaj la tria sur la listo de la plej bonaj.)
– Ŝi konas nomojn de ĉiuj futbalistoj de la tri unuaj plej bonaj teamoj. (= La scio rilatas al la tri plej bonaj, ĉiuj tri egale bonaj.)

Simile estas pri la partikulo ankaŭ, kiu kutime staras antaŭ la elemento al kiu ĝi rilatas. Komparu la jenajn frazojn:
– Hodiaŭ ankaŭ mi ne laboras. (= Hodiaŭ homoj ne laboras, ankaŭ mi.)
– Ankaŭ hodiaŭ mi ne laboras. (= Mi ne laboras en la aliaj tagoj, ankaŭ hodiaŭ.)

Ekde la tempoj de Lanti la lingvo tre evoluis. Li verŝajne ne estus kontenta, se li ekscius ke en Esperanto enhejmiĝis kelkaj unuopaj mallogikaĵoj prunteprenitaj el la etnaj lingvoj. Ili jam tiom enradikiĝis, ke ne plu eblas ilin forigi. Tiun temon mi traktu tamen alian fojon.

Ilustraĵo: “Lanti en 1922” el Vikipedio (CC0)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *