Soru, Esperanto!

Kiu rigardas ĉielon, tiu maltrafas sian celon
(Zamenhofa proverbo)

“La angla estis trudita en aviado en 1951. [Tio] estas unu el la ĉefaj kialoj de akcidentoj pro multaj konfuzoj kaj miskomprenoj inter pilotoj kaj kontrolaj turoj. En 2000, 11% de akcidentoj kaj incidentoj estis okazintaj pro la angla” – skribas estrarano de UEA kaj instigas la membrojn subskribi petleteron por adopti Esperanton en la aviado.

Tia fervora entuziasmo estas karakteriza por la novicoj, sed ĝi ne konvenas por estrarano. Nia ĉefa respondeculo pri informado devus esti pli prudenta kaj klarvida. Fari tian proponon egalas rakonti fabelon.

Mi atendas de niaj gvidantoj, ke ili motivu nin. Ili injektu entuziasmon en niajn vejnojn. Ili instigu nin al agado! Tio ja estas ilia rolo. Kaj por tio necesas starigi celojn, sed ili estu realismaj. La Strategia Laporplano, kiun oni forĝis dum kelkaj jaroj, nun kuŝas arkvita en la serviloj de UEA, neniu plu rigardas ĝin aŭ referencas al ĝi. Kial? Ni ĉiam starigas novajn kaj novajn celojn – kaj neniam rerigardas kiugrade ni sukcesis realigi tion, kion ni planis.

La proponoj kiel pri adopto de Esperanto en la aviado ne portas pozitivajn rezultojn. Eĉ pli, ili damaĝas. Ĉe la prudentaj homoj ni perdas ilian seriozan aliron, dum la revuloj… Nu, ilin ni povas gajni por momento. Sed baldaŭ ankaŭ ili vidos, ke el niaj celadoj restas nenio. UEA perdas vizaĝon kaj perdas entuziasmon de siaj membroj, perdigas ankaŭ iliajn tempon kaj atenton.

Cetere, Esperanto ne estas libera de mankoj. Tiuj, kiuj predikas ĝin perfekta lingvo, ne konas ĝin sufiĉe bone. Por tuj doni ekzemplon pri ebla problemo, mi menciu la ciferojn 6 kaj 7, kiuj estas tre similaj unu al la alia. Oni povas facile miskompreni ilin, kiam la voĉkonekto estas ĝenata de la kutimaj muĝoj. Por komprenigi alian problemon, mi proponas laŭtlegi la nombrojn: 10,50 kaj 15,10. Ĉu ne sonas… same? Kaj nun imagu taksadojn pri la alteco de la aviadilo aŭ pri la distanco al la alteriga vojo!

Oni ne nomu mian aliron defetismo. Kredeble eĉ Ivo Lapenna konsentus kun mi, ke la celoj estu ambiciaj, sed realismaj. Ek al la realigo de la Strategia Laborplano!

Ilustraĵo: janjf93/pixabay.com (CC0)

5 komentoj pri “Soru, Esperanto!

  1. Ekstreme interesa afero mi opinias

    Kvankam la angla estas nuntempe uzata kiel internacia lingvo de aeronaŭtika kaj mara navigacio kaj komunikado, multaj mortigaj akcidentoj atestas pri ĝia dialekta divido, ĝia diverseco kaj la malfacilo lerni kaj reteni ĝin. Ekzemple, ni aŭstralianoj foje ne klare prononcas la anglan, kio kaŭzas problemetojn por britaj kaj usonaj gastoj. Imagu skotan aertrafikan kontroliston, kiu voĉgvidas pakistanan piloton kies aviadilo paneas. Tamen, ĉiuj el la menciitaj nacioj jam oficiale utiligis la anglan dum jarcentoj. Tia problemego rilate al akcentoj kaj prononcado pri Esperanto apenau kompareblas….

    Kiam iu vorto pro ties absurda konstruo kondukas al morto de komencantoj kaj de progresintoj tiam oni kredu ke tiu lingvo estas definitive malperfekta kaj ke ni esperantistoj rajtas (ĝentile, efike) promocii alternativan internacian lingvon kune kun la atentigo ke ni ne celas kiel frenezuloj TUJ renversi la tutan lingvan mond-ordon; ne, ne tuj kaj abrupte sed laulonge de saĝa vojo kiel ekzemple rekomendita de ambasadoro Ralph Harry che UN por ke lernejoj ek-adoptu ghin.

    En la angla ‘inflammable’ (grava vorto por aviado) signifas, male al chiuj similaj vortoj kun la prefikso ‘in’, ke io povas bruli. Do, temas pri absurda
    kaj danĝera situacio en kiu ‘flammable’ kaj ‘inflammable’ havas la saman signifon

    Amike

    Paulo

  2. Kompreneble, preksaŭ ĉiuj lingvo havas problemo kun la voĉparolataj numeroj, ekzemple la angla fifteen kaj fifty , 30-13,40-14,60-16,70-17,80-18, 90-19,ktp

    ankaŭ la latinamerika hispana lingvo havas tre simila 12 /dose/ kaj la 2 /dos/
    kaj tiel multaj aliaj ligvo.

    Do laŭ mi Esperanto estas pli efika ol la angla ĉar la gramatiko estas pli kara, pli facila lerni ĝin, pli logika kaj mi certas ke oni povas havi kodon(kiel la armeo por prononci vokalojn, ekz. A=Alfa… ktp) por diri la numerojn esperante nekonfuzeble.

    Dankon pro la artikolo.

  3. Kara Ivan

    Bona punkto kiun oni ghis nun ne mencias, almenau al mi. Jes ja en Esperanto de tempo al tempo problemoj levighas por al eksterlandano literumi ekzemple la nomon de mia strato kies deveneco estas indighena (Woocalla street). (Jarlibro 2016 sur pagho 102) Mi konjektas ke oni en Esperantujo utiligos au almenau ek-konsideros ekzemple armean au militistan sistemon por distingi inter similsonaj literoj kaj numeroj.

    Amike

    Paulo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *