La malrevolucio

“Admono al la membraro: UEA en danĝero de malintegriĝo”. Precize antaŭ 43 jaroj en la revuo Esperanto aperis la fama “aprila artikolo” de Ivo Lapenna. Ĉu ankaŭ en 2017 la aprila numero skuos la movadon kaj – nomen omen – heroldos iun novan komencon?

Se la ĉielo falus al la tero, birdokaptado estus facila afero.
(Zamenhofa proverbo)

Post pli ol unujara baraktado Esperanto rekaptas la akuratecon. La 21-an de marto aperis la unua numero de la nova redaktora paro Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. La redaktora ŝanĝo ne estas okulfrapa, kun escepto de la revua emblemo, kiu ricevis plumpan majusklon ĉe la komenco. Ĝenerale – enhave kaj grafike – konstateblas daŭrigo de la ĝisnuna linio. Ĉiu mem decidu, ĉu temas pri plendo (mi esperis pli!) aŭ laŭdo (ne okazis nova katastrofo!).

Unu el la ĉefaj zorgoj de Fabricío Valle, kiu deĵoris kiel redaktoro ekde januaro 2014 ĝis aprilo 2016, estis manko de kunlaborantoj. Li plurfoje plendis pri nekontribuemo de la esperantistoj. Tiun zorgon ŝajne ne havas la novaj geredaktoroj, ĉar en sia unua “Malferme” ili optimisme asertas:

Malgraŭ opinioj de skeptikuloj, Esperanto havas propran kulturon, kiu estas unika kaj internacia. Ĝi ĉiutage generas amason da informoj: afiŝoj en sociaj retoj, bildojn, fotojn, tekstojn, librojn, kantojn, filmojn kaj multon alian. En ĉi tiu lavango aperas amasego da bonkvalita kaj interesa enhavo.

Se la materialo ne mankas, kial dediĉi plenan paĝon por la artikolo pri la… neologismoj en la evea? Mi ne neas la gravecon de la lingvo uzata de tri milionoj da homoj en Ganao kaj Togolando, sed la temo ne taŭgas por Esperanto. Mi jam antaŭtimas kiujn tekstojn oni publikigos en tiu nova rubriko “Afriko brilas”. Aŭ ĉu eble temas pri plia revua efemeraĵo al kiuj ni estas kutimigataj ekde 2014?

Tiu problemo tuŝas unu el miaj atendoj por la novaj geredaktoroj – ke oni trankviligos la revuon, ke ĝi (re)ricevos sian ordon: konstantaj rubrikoj, grafika ekvilibrigo, kohereco ene de la numero kaj inter la numeroj… Pri tio mi perdis la esperon post la intervjuo kiun Ŝevĉenko kaj Striganova donis al la Pola Retradio. Striganova deklaris tie:

Ni planas fari ĉiun sekvan numeron alia, do ni tre volas ke ili ne estu samaj kaj eĉ samstilaj. Mi nun tre zorgas pri nia unua kovrilpaĝo. Mi ne povas rakonti kia ĝi estas, sed ĝi jam estas preta kaj ni tre esperas ke ĝi estos almenaŭ originala.

“Ke ili ne estu samaj kaj eĉ samstilaj…” Tio ne nur ne havas sencon, sed ankaŭ estas apenaŭ ebla. Enpaĝigo de revuo estas temporaba tasko kaj pretigo de nova stilo por ĉiu sekva numero estas fizike neebla. Ĉu Striganova intertempe jam ekkonsciis pri tio? Ŝia unua numero aspektas kiel deko da ĝiaj antaŭuloj. Tamen, en tiu stranga deklaro mi trovas konsolon, ke eble ne ĉiun kovrilpaĝon ornamos “orginala” infaneca desegnaĵo, kian oni prezentis en la premiera numero de la paro. Cetere, malveras la aserto el la Gazetaraj Komunikoj, ke “unuafoje en la historio” la revuo havos du redaktorojn, ĉar en 1986 kelkajn tute kontentigajn numerojn aperigis la duopo Buller-Fettes, post subita demisio de Geoffrey Sutton.

En la sama radio-intervjuo Ŝevĉenko prilumas la planojn rilate la redaktopolitikon:

Ni ne povas nun ĉion malkaŝi, ĉar estas diversaj – kompreneble – kaj sekretoj, kaj surprizoj – mi esperas – por legantoj. Ni strebas fari revuon sufiĉe interesa por legantoj. En nuna interreta mondo ne estas iu senco fari novaĵajn paperajn revuojn, ĉar ili tuj malaktualiĝas kaj homoj tuj ricevas informojn jam en la reto. Do, ni strebos pli koncentriĝi je ne-novaĵaj informoj, kiuj estas interesaj kaj kiujn en reto estas neeble trovi aŭ tre malfacile trovi.

Pri la sekretoj kaj surprizoj malfacilas komenti, sed la publikiga kriterio – ne aktualaĵoj, sed unuavice interesa “temporezista” enhavo – estas prava, nur ĝia realigo povas evidentiĝi poste pli defia. Apud la papera kaj elektronika versioj de la revuo, la geredaktoroj disponos pri la ĵus lanĉita revua retejo, kiu povus transpreni, eventuale nur parte, la aktualaĵojn. Ĝi povus ankaŭ enhavi pli longajn artikolojn, por kiuj mankis spaco sur la papero.

Jam en la marta numero (p. 51) la provizora redaktoro Stefan MacGill resendis al tiu retejo por konsulto de la libroserva furorlisto. Ĝis 2015 ĝi ĉiam aperis en la revuo, plej ofte kun klariga komento. Ĉi-jare ni trovis tie nur liston de dek plej furoraj titoloj kaj ĝuste la resendon al la retejo – por tiuj, kiuj ŝatus scii pli. En la retejo la furorlisto mankas. Ĉi-momente troveblas tie nur du tekstoj – verkita de Ŝevĉenko artikolo kiu aperas papere kaj favora recenzo pri libro… eldonita de lia propra eldonejo. La nuna UEA plian fojon defias la problemon de intereskonflikto. Plian fojon malsukcese.

Kiel en ĉiu aprila numero, ankaŭ ĉi-jare aperas la membrostatistiko pri la antaŭa jaro. La akompana komento, iom stumbla kaj bedaŭrinde nesubskribita, prisilentas i.a. la nombron de pagitaj abonoj. Tuj antaŭ la ekmovo de la redaktora karuselo en 2013, la legantaro forte superis tri mil (3131 pagitaj abonoj en 2012), sed ĉi-jare la psikologia limo ricevas trionan rabaton – en 2016 Esperanto havis 2267 pagitajn abonojn kaj estas dubinde ĉu fine de 2017 oni sukcesos atingi almenaŭ du mil. Pri la lastjara falo de 442 (-16,3% en unu jaro) kunkulpas ankoraŭ la unua jarkolekto de Valle, la malkontento pri la plena de malfruoj jarkolekto de Valle-Kaszás speguliĝos nur ĉi-jare. Kaszás prognozis 10%-an kreskon, sed videble temos pri minimume egalvalora malkresko.

Eĉ se la aprila numero ne igis min aplaŭdi, mi ne povas kaŝi mian admiron al la geredaktoroj, ĉar ili akceptis transpreni la revuon en tre malfacila momento. Ĝia estonteco kuŝas nun en iliaj kvar manoj. Kun intereso mi sekvos la evoluon. Sukceson!

Ilustraĵo: kovrilpaĝo de Esperanto (2017:04)

La teksto aperis poste ankaŭ en Libera Folio.

2 komentoj pri “La malrevolucio

  1. Mi kvazaŭ plene samopinias. Mi ĝojas se la kovrilo ne estas kopiota! Mi aldonos ke listo de kongresoj ontaj tute ne bezonatas, estas ekzakte kion la reto pli bone faras.

    Mi nur malsamopinias pri la artikolo pri la Evea. Ĝi povas esti utila, estas ekzemplo de homa racia ŝanĝo en natura lingvo, kiu povus esti respondo al tiuj kiuj ne ŝatas Esperanton pro ĝia artefariteco (sed ja tio estus klariginda). Kaj Esperantistoj estas ofte lingvemuloj, kial ne kelkfoje paroli pri tiaj temoj? Kulturaj temoj havas lokon en la revuo, se ili ne estas unuarangaj. Kaj pri la konflikto de interesoj, oni ankoraŭ iom atendu antaŭ ol denunci, ili ne povas ne paroli pri iliaj gravaj eldonoj, sed ni ja estu atentaj, estas zorgiga afero.

    • Mi provos iom poste komenti la artikolon de Paweł ĉe Libera Folio. Mi trovas ĝin, same kiel li trovas nian la unuan numeron “nek katastrofa nek brila”.
      Sed nun mi dume volas skribi pri “konflikto de interesoj”. Ni ne uzas kaj ne planas uzi la revuon por antaŭenigi librojn de la propra eldonejo (interalie plene entuziasta kaj senprofita).
      La recenzo pri “Iam, kiam…” ĝuste pro tio estis publikita en la retejo, sed ne en la papera/PDF versio. Krome mi volas diri, ke ni ne “mendis” tiun ĉi recenzon kaj ĝi estis verkita por la revuo Esperanto antaŭ pluraj monatoj. Fine ĝi devis iri al la marta numero, sed ne trafis tien pro manko de spaco.
      Kaj ankoraŭ: tiu recenzo apenaŭ povus influi vendojn de la libro, ĉar restis eble nur kelkaj ekzempleroj de ĝi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *