Ilustraĵo: “Universala Kongreso de Esperanto, Gotenburgo 2003. Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kaj Marjorie Boulton” de Ziko el Vikipedio (CC BY-SA 3.0)
Arkivo de la kategorio: Kongresoj
Ne-kleriga lundo
Cent pri la Centa. Iĝis jam tradicio, ke la kongresa lundo estas dediĉita al kleriĝo. Sub la nomo “Kleriga Lundo” okazas serio da programeroj pri la Esperanto-movado, literaturo kaj eksteraj rilatoj. Ĉi-jare ĝi ampleksis dek kvin 1,5-horajn prelegojn (en tri blokoj, po kvin samtempe), sed impresas nur kvanto, ne la kvalito. Mi bedaŭras, ke la programon eniris i.a. kantateliero kaj projekciado de fotoj pri la cunamo en Japanio el 2011. Same la prezentoj pri la Grundtvig-projektoj kaj la 10-jariĝo de E@I, kvankam interesaj, ne havas la valorojn, kiujn laŭ la origina ideo devus emfazi la “Kleriga Lundo”.
Cent pri la Centa – ĉiutagaj 100-vortaj raportoj el la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Lillo, Francio. Se vi volas esti ĝisdata, sekvu min en Twitter.
TEJO sendependeme, la Inaŭguro rete
Cent pri la Centa. En la unua tago kunsidis la Komitato de UEA. La prezidanto, Mark Fettes, konfesis ke la komitataj decidoj el Bonaero estas apenaŭ plenumitaj. Oni elektis novajn honorajn membrojn: André Cherpillod (Francio), Ulrich Lins (Germanio), kaj membron de Honora Patrona Komitato: Giuliano Turone (Italio). Dumkongresa komisiono esploros la eblon kaj manieron jure sendependigi la junularan sekcion de UEA, TEJO. La Solena Inaŭguro unuafoje estis rete elsendata – tion profitis nepartoprenantoj, sed ankaŭ parto de la kongresanoj kiu ne povis eniri la nesufiĉe grandan salonon Zamenhof, sed rigardis la Inaŭguron surekrane en la salonoj Hodler kaj Lapenna. Kelkaj kongresanoj tre aktivas en Twitter.
Cent pri la Centa – ĉiutagaj 100-vortaj raportoj el la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Lillo, Francio. Se vi volas esti ĝisdata, sekvu min en Twitter.
Sojle de la 100-a Universala Kongreso
Cent pri la Centa. Pluva tago en Lillo, Francio, kie hodiaŭ komenciĝas la 100-a UK. En la urbo estas ekspoziciataj pluraj afiŝoj pri la kongreso; LKK tre emfazas la eksteran prezentiĝon. Laŭplane, antaŭ la kongreso la Estraro devis intervjui la tri kandidatojn por la posteno de ĝenerala direktoro. Eble la elekto de la posteulo de Osmo Buller estas jam farita – kaj espereble la decido estos anoncita en la kongreso. Hodiaŭ vespere okazos la Movada Foiro kaj pli frue – la unua kunsido de la Komitato. En la tagordo i.a. elekto de novaj honoraj membroj, estrara raporto pri 2014 kaj nova Regularo de TEJO.
Cent pri la Centa – ĉiutagaj 100-vortaj raportoj el la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Lillo, Francio. Se vi volas esti ĝisdata, sekvu min en Twitter.
Ilustraĵo: emblemo de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto