La plej malfacile ellernebla lingvo

Kun ruĝa krajonoLa fondinto de SAT, konata Esperanta ideologo kaj verkisto Eŭgeno Lanti (Eugène Adam, 1879–1947), en unu el siaj felietonoj skribis ke Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo (vd. Vortoj de kamarado Lanti, ne plu aĉetebla). Tio estas bona ekzemplo de la karakteriza spita stilo de Lanti, kiun mi tre ŝatas.

“Unu el la ĉefaj trajtoj de l’ internacia lingvo estas ĝia logikeco. Sed en preskaŭ ĉiuj niaj faroj ni agas nelogike. Ni obeas kutimojn, tradiciojn, morojn, leĝojn, kiuj havas nenion komunan kun logiko. Tiu nelogikeco reflektiĝas en la naciaj naturaj lingvoj, kiujn ni jam akiris senlerne ĉe la brusto de nia patrino. Tute nature ni uzas nelogikajn esprimmanierojn. (…) Sed esperanto devigas nin senĉese obei logikon, se ni volas paroli korekte [legu: ĝuste – PFK] k ne nur pli malpli kompreneble. Tia penado al stila logikeco en esperanto estas kontraŭnatura, malfacila k sekve neniam absolute sukcesa. Neniam mi, vi, ni ĉiuj, kapablos tute perfekte uzadi esperanton.”

150228Lanti

Lanti en 1922

Laste mi rememoris tiun Lantian postulon pri la obeo al logiko pripensante la diferencon de signifoj inter la esprimoj “la unuaj tri” kaj “la tri unuaj”. Kelkaj daŭre obstinas, ke Esperanto havas liberan vortordon sed tio pli konvenas al propaganda flugfolio ol kongruas kun la vero. Esperanto ja donas certan liberecon, sed libera ne estas la ordo de vortoj sed la ordo de sintagmoj – kaj eĉ tiu ne plene, ĉar ekzistas certaj konvencioj, elforĝitaj dum preskaŭ 130 jaroj, kiujn oni ne rajtas neglekti (vd. Wim Jansen, Naturaj vortordoj en Esperanto, Rotterdam 2008).

Malĝusta ordo foje kaŭzas miskomprenojn, ĉar ĝi povas doni alian signifon ol tiu intencita de aŭtoro. Tiel estas pri “la unuaj tri” kaj “la tri unuaj”:
– Ŝi konas nomojn de ĉiuj futbalistoj de la unuaj tri plej bonaj teamoj. (= La scio rilatas al la plej bona teamo, la dua kaj la tria sur la listo de la plej bonaj.)
– Ŝi konas nomojn de ĉiuj futbalistoj de la tri unuaj plej bonaj teamoj. (= La scio rilatas al la tri plej bonaj, ĉiuj tri egale bonaj.)

Simile estas pri la partikulo ankaŭ, kiu kutime staras antaŭ la elemento al kiu ĝi rilatas. Komparu la jenajn frazojn:
– Hodiaŭ ankaŭ mi ne laboras. (= Hodiaŭ homoj ne laboras, ankaŭ mi.)
– Ankaŭ hodiaŭ mi ne laboras. (= Mi ne laboras en la aliaj tagoj, ankaŭ hodiaŭ.)

Ekde la tempoj de Lanti la lingvo tre evoluis. Li verŝajne ne estus kontenta, se li ekscius ke en Esperanto enhejmiĝis kelkaj unuopaj mallogikaĵoj prunteprenitaj el la etnaj lingvoj. Ili jam tiom enradikiĝis, ke ne plu eblas ilin forigi. Tiun temon mi traktu tamen alian fojon.

Ilustraĵo: “Lanti en 1922” el Vikipedio (CC0)

Pri la vorto “homofobio”. Ĉu timo antaŭ homoj?

Kun ruĝa krajonoJen kaj jen mi renkontas en Esperanto la vorton *homofobio*, kiu celas nomi gravan socian problemon – senraciajn malfidon kaj malamon al samseksemuloj, kiuj baziĝas sur antaŭjuĝoj kaj en sia formo similas al rasismo, kontraŭjudismo kaj seksismo.

La vorto unue aperis en la angla (homophobic) fine de la 1960-aj jaroj kaj poste penetris en aliajn lingvojn (ekzemple: homophobie en la franca, Homophobie en la germana, homofobia en la hispana). Ĝi venas de la kunmeto de la vortoj homosexuality (angle: samseksemo) kaj phobia (el la greka φόβος, Phóbos: timo, fobio). Tamen, la vorto ne servas por priskribi psikan perturbon, kion povus sugesti la finaĵo -fobio. Ĝi ja ankaŭ en Esperanto estas uzata por medicinaj terminoj kiel klostrofobio (patologia timo antaŭ fermitaj lokoj), araneofobio (timo antaŭ araneoj) aŭ hidrofobio (akvofobio). Kelkaj ekstremaj kazoj de *homofobio* prezentas profundan psikan malordon, sed ili estas marĝenaj. Kutime *homofobio* rilatas al ĝenerala negativa aliro al nealiseksemuloj.

En Esperanto tiu vorto havas amuzan konotacion, ĉar oni povus malkonstrui ĝin kiel *homo/fobi/o* kaj kompreni, ke temas pri timo antaŭ homoj. Ŝerce oni povas diri, ke tio ĝi ja estas! Sed la termino estas forte dubinda, eĉ se uzata kiel nomo de artikolo en Vikipedio kaj preferata en Esperanta GLAT-revuo.

Kiam mi estis lingve malpli sperta esperantisto, mi verkis artikolon por “Forumo”, la membrogazeto de LSG, en kiu mi skribis pri gejfobia vidpunkto. La redaktoroj aldonis asteriskon kaj piednote klarigis, ke “gejfobio estas en alia formo la sama vorto kiel la pli konata homofobio” (vd. Pollando kaj samseksemo, “Forumo”, n-ro 142, 1–2/2009, p. 5–6).

Tiun mian elturniĝon de antaŭ preskaŭ ses jaroj – gejfobio – mi plu uzas, foje kun interfiksa -o-, gejofobio. Mi daŭre trovas ĝin pli trafa ol *homofobio* (kiu tamen ne estas same harhirtiga kiel la vorto *homoseksuala*, idismaĵo foje uzata de komencantoj). Iu proponis alian solvon kaj – simile al la vorto kontraŭjudismo – konstruis kontraŭgejismo. Klare, oni ĝin interpretu kiel “kontraŭgejan ismon”, kaj ne “kontraŭon al *gejismo*”. Kontraŭgejismo estas preferata interalie de prof. John C. Wells, prezidanto de la Akademio de Esperanto en la jaroj 2007–2013. Mi trovas ĝin same adekvata, tamen gej(o)fobio pli emfazas la nescion kaj evitemon de samseksemuloj, dum kontraŭgejismo elvokas ĉe mi bildon pri forta kontraŭstaro fare de kelkaj religiaj kaj dekstraj movadoj.