Ne-kleriga lundo

La programo de la “Kleriga Lundo” en la kongresa libro

La programo de la “Kleriga Lundo” en la kongresa libro

Cent pri la Centa. Iĝis jam tradicio, ke la kongresa lundo estas dediĉita al kleriĝo. Sub la nomo “Kleriga Lundo” okazas serio da programeroj pri la Esperanto-movado, literaturo kaj eksteraj rilatoj. Ĉi-jare ĝi ampleksis dek kvin 1,5-horajn prelegojn (en tri blokoj, po kvin samtempe), sed impresas nur kvanto, ne la kvalito. Mi bedaŭras, ke la programon eniris i.a. kantateliero kaj projekciado de fotoj pri la cunamo en Japanio el 2011. Same la prezentoj pri la Grundtvig-projektoj kaj la 10-jariĝo de E@I, kvankam interesaj, ne havas la valorojn, kiujn laŭ la origina ideo devus emfazi la “Kleriga Lundo”.

Cent pri la Centa – ĉiutagaj 100-vortaj raportoj el la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Lillo, Francio. Se vi volas esti ĝisdata, sekvu min en Twitter.

TEJO sendependeme, la Inaŭguro rete

Kelkajn minutojn antaŭ la komenco de la komitata kunsido

Kelkajn minutojn antaŭ la komenco de la komitata kunsido

Cent pri la Centa. En la unua tago kunsidis la Komitato de UEA. La prezidanto, Mark Fettes, konfesis ke la komitataj decidoj el Bonaero estas apenaŭ plenumitaj. Oni elektis novajn honorajn membrojn: André Cherpillod (Francio), Ulrich Lins (Germanio), kaj membron de Honora Patrona Komitato: Giuliano Turone (Italio). Dumkongresa komisiono esploros la eblon kaj manieron jure sendependigi la junularan sekcion de UEA, TEJO. La Solena Inaŭguro unuafoje estis rete elsendata – tion profitis nepartoprenantoj, sed ankaŭ parto de la kongresanoj kiu ne povis eniri la nesufiĉe grandan salonon Zamenhof, sed rigardis la Inaŭguron surekrane en la salonoj Hodler kaj Lapenna. Kelkaj kongresanoj tre aktivas en Twitter.

Cent pri la Centa – ĉiutagaj 100-vortaj raportoj el la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Lillo, Francio. Se vi volas esti ĝisdata, sekvu min en Twitter.

Sojle de la 100-a Universala Kongreso

100-a Universala Kongreso de EsperantoCent pri la Centa. Pluva tago en Lillo, Francio, kie hodiaŭ komenciĝas la 100-a UK. En la urbo estas ekspoziciataj pluraj afiŝoj pri la kongreso; LKK tre emfazas la eksteran prezentiĝon. Laŭplane, antaŭ la kongreso la Estraro devis intervjui la tri kandidatojn por la posteno de ĝenerala direktoro. Eble la elekto de la posteulo de Osmo Buller estas jam farita – kaj espereble la decido estos anoncita en la kongreso. Hodiaŭ vespere okazos la Movada Foiro kaj pli frue – la unua kunsido de la Komitato. En la tagordo i.a. elekto de novaj honoraj membroj, estrara raporto pri 2014 kaj nova Regularo de TEJO.

Cent pri la Centa – ĉiutagaj 100-vortaj raportoj el la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Lillo, Francio. Se vi volas esti ĝisdata, sekvu min en Twitter.

Ilustraĵo: emblemo de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto

Anstataŭ floro

En multaj landoj la 8-a de marto – Internacia Virina Tago – estas okazo por donaci al virinoj florojn kaj ĉokoladojn, rideti al ili kaj komplimenti. Sed… kial? Ĉu unu monaton poste, la 8-an de aprilo (Internacia Tago de Romaoj), ni gratulas la romaojn? Ĉu la 20-an de junio (Monda Tago de Rifuĝintoj) ni donacas florojn al la rifuĝintoj? Ĉu la 7-an de aŭgusto (Internacia Tago de Rajtoj de Transgenruloj) ni komplimentas la transseksulojn? Aŭ ĉu la 1-an de oktobro (Internacia Tago de Maljunuloj) ni regalas per ĉokolado la maljunulojn?

La devenon de la Internacia Virina Tago oni serĉu komence de la 20-a jarcento en Usono, kie la laboristaj virinoj protestis kontraŭ malbonaj laborkondiĉoj. En 1910 la 2-a Internacia Socialista Virina Konferenco aprobis la proponon de Clara Zetkin pri festado de Virina Tago – tiam ankoraŭ sen preciza dato. En la konferenco partoprenis pli ol 100 virinoj el 17 landoj, inkluzive de kvin virinoj elektitaj en la parlamenton de Finnlando. En 1977 Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 8-an de marto la Internacia Tago de Virinoj kaj Monda Paco. La festado en 2015 emfazas kiom gravaj por la socia kaj ekonomia progreso estas respekto de la virinaj rajtoj kaj atribuo al la virinoj de pliaj ebloj de agado.

La esenco de la Virina Tago estas klare atentigo pri la egalrajteco de viroj kaj virinoj kaj malbona situacio de la virinoj en la mondo, kaj ne simpla afablumado al “la pli bela sekso”. Antaŭ cento da jaroj la voĉdonrajto de virinoj estis avangarda aliro de nur kelkaj landoj. Nun, kiam la situacio ŝajnas multe pli bona, daŭre estas en la mondo lokoj, kie virinoj ne rajtas voĉdoni aŭ stiri aŭton, kie ili ne rajtas mem decidi pri si, ne rajtas aperi en la publikaj lokoj sen gardanta vira familiano, kie fine amase okazas seksa mutilado de virinoj. La demandoj pri kontraŭvirina (seks)perforto, pri malalta partopreno de virinoj en la regado kaj pri maljusta divido de familiaj kaj hejmaj devoj estas eĉ pli vastaj problemoj. Aktualaj kaj gravaj por la tuta socio.

La katalogo de la problemoj estas bone spegulata en la amaso da libroj, retejoj kaj blogoj. Nun mi ŝatus trakti nur etan niĉon de la demando: la pozicion de la virinoj en Esperantujo.

150307klarazamenhof

La juna Klara Zamenhof, la edzino de L.L. Zamenhof

Ĉio komenciĝis en 1887… Nu, ĉu vi iam pripensis kiujn startkondiĉojn havus Esperanto, se ne la edzino de L.L. Zamenhof, Klara? Mi ne ŝatus nun reskribi la historion plenan de se-oj kaj -us-oj, sed mi atentigas, ke la eldono de la Unua libro estis financita per la doto de Klara Zamenhof, ke ŝi aprobe aliris la elpensaĵon de la edzo, helpis ŝpari ĉe la hejmaj kostoj por financi interalie la altajn sumojn por afranko.

Ne mankas talentaj kaj aktivaj virinoj en la Esperanto-movado. Mireille Grosjean (Mirejo) prezidas la mondan instruistan asocion. Katalin Kováts kaj Zsófia Kóródy estas la pilieroj de la Esperanto-instruado. Marjorie Boulton – de la Esperanto-literaturo. Barbara Pietrzak eĉ post la malfondo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio daŭrigas regulajn E-elsendojn el Varsovio. Veronika Poór dediĉas plejparton de sia tempo al la Esperanto-aktivado. Ilona Koutny en la lastaj 17 jaroj gvidas la plej prestiĝajn esperantologiajn Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz. Manuela Ronco montris kaj alportis novan kvaliton al TEJO. Loes Demmendaal dum ses jaroj respondecis pri la financo de la plej granda Esperanto-organizo, UEA, kaj nun utiligas siajn scion kaj kapablojn kiel komitata revizoro. Mélanie Maradan revivigis la terminologian agadon kaj tenas ĝin sur alta nivelo. Anna Löwenstein en la 1980-aj jaroj okupiĝis pri la virina agado kaj eldonis la bultenon “Sekso kaj Egaleco”, poste ŝi verkis la faman liston de 1000 facilaj vortoj por “Kontakto” kaj du originalajn dikajn romanojn, ŝi ankaŭ aktive pledas por la “bona lingvo” kaj ujismo (vd. Rusoj loĝas en Rusujo). Spomenka Štimec sukcese aktivas same kiel verkisto, kiel ankaŭ movada organizanto. Tina Tišljar tre kompetente kontribuis al la organizado de la junularaj E-kongresoj, precipe en la malfacilaj jaroj, nun malpli aktivas pro la eksteresperanta profesia agado, tre sukcesoporta. La ekzemplojn oni povas multipliki, ankaŭ – se ne precipe – sur la landa kaj loka niveloj.

150307seksokajegaleco

“Sekso kaj Egaleco”

Tamen, la rolo de la virinoj en la gvidaj organoj de la Esperanto-organizaĵoj estas tre limigita. Nur unu el sep estraranoj de UEA estas virino, nur du el sep estraranoj de TEJO estas virinoj. En la Komitato de UEA inter 74 membroj estas 20 virinoj (t.e. 27%), nur je unu pli multe ol en la Komitato de TEJO, kiu estas tamen malpli granda: el 48 komitatanoj 19 estas virinoj (40%). Ambaŭ komitatoj nete venkas la 42-membran Akademion de Esperanto, en kiu estas nur 5 virinoj (12%) – kaj tie estos tre malfacile akiri seksan ekvilibron, se la Akademio akceptos la novan statuton, kiu enkondukas dumvivan membrecon de la akademianoj…

Plej avangarda tiurilate estas ILEI, kie ses el naŭ estraranoj estas virinoj (67%), inter ili la prezidanto. UEA neniam havis virinan prezidanton, en ĝi la unua ina estrarano estis elektita en la fama kongreso de 1974 (Flóra Szabó-Felső) kaj la unua ina vicprezidanto nur en 1995 (Renée Triolle). En la Estraro de UEA en la oficperiodo 2004–2007 virinoj estis en la plimulto (kvar el sep personoj) kaj tio estis eble unikaj tri jaroj en la pli ol 100-jara historio de UEA.

150307esperantaantologio

“Esperanta antologio”, la unua eldono

Ankaŭ la Esperanto-literaturo estas dominita de viroj. En la Facebook-grupo Literatura Babilejo viroj babilas pri la verkoj de aliaj viroj (aŭ de si mem). En la Baza legolisto de William Auld el 1997, en kiu estas menciitaj 59 verkoj, nur 6 estas aŭtoritaj de virinoj (inter ili Esperanta antologio de Auld, en kiu la ina voĉo ankaŭ ne estas tiu, kiu dominas).

Oni povas ridi, ke pli gravas seksa disdivido ol kompetentoj – sed tio tute ne estas amuza, ĉar tio estas kvazaŭ agnosko, ke virinoj estas malpli kompetentaj ol la viroj! Ĉu vere? Kvankam virinoj dum multaj jarcentoj ne rajtis studi, nun ili konsistigas la pli grandan parton de la studentoj, averaĝe ili estas pli bone edukitaj, sed tradicie ŝarĝitaj per plejparto de hejmaj taskoj havas malpli da ebloj utiligi siajn kapablojn kaj okupiĝi pri la hobioj.

Pri la sentemo rilate al aliaj homaj ecoj ne estas tiom da kritiko kaj duboj. Ne multaj kaj ne tiom brue ĝeniĝas, kiam temas pri plijustigo de la reprezentiĝo laŭ mondregionoj kaj landoj aŭ laŭ aĝo. La estraranoj de TEJO arde antaŭenpuŝas la junularon ĉe UEA, kvankam junularo en UEA konsistigas nur marĝenon. Tiel jam duan oficperiodon reprezentanto de la junularo estis elektigita en la Elektan Komisionon de UEA. Tiuj samaj estraranoj foje kun moka rideto aliras la demandon pri seksa egaleco. Mi ne celas diri, ke mi estas kontraŭ la plifortigo de la junulara voĉo. Mi celas diri, ke ankaŭ fortigo de la virina voĉo estas grava – la virinoj konsistigas pli ol duonon de la homaro!

Neniu sukcesos konvinki min, ke la nesufiĉa reprezentiĝo de la virinoj estas hazardo. Ne diru, ke sekso ne gravas. Ankaŭ mi ŝatus neglekti la demandon pri sekso (ĉar ĝi ja ne gravas), sed la ĝisnunaj spertoj montras, ke la neglekto de tiu demando signifas malekvilibron kaj estas malfavora al la virinoj. Ĝis la sekso vere ne gravos, la pritemaj konsideroj estas absolute necesaj. Pri tiu ĉi situacio mi akuzas neniun, mi nur ŝatus inviti vin al la pripensado: kial tiel estas?

Fakte, kial la virinoj en la Esperanto-movado estas nesufiĉe reprezentitaj? Ĉu ĉar ili pli firme paŝas sur la grundo kaj fajfas pri tiaj aerkasteloj kiel Esperanto? Mi dubas! Unu el la eblaj teorioj estas, ke la malekvilibro estas kaŭzita de la hejmaj taskoj per kiuj la virinoj kutime estas pli ŝarĝitaj ol la viroj. Ekzemple, tradicie la virinoj pli zorgas pri la infanoj kaj vartas ilin. Kion, do, fari por senŝarĝigi la virinojn de tiu devo? Ekzemple, okazigi infanvartejon dum la kongresoj. Ho! El tiu perspektivo la Internacia Infana Kongreseto ekhavas plian signifon, ĝi povas porti plian valoron ol esperantigo de la infanoj. Eble ĝia okazigado (malebla dum la lastaj tri jaroj) kontribuas al seksegaleco? Mi ne diras, ke tio estas solvo, mi ne diras, ke tio ŝanĝas ion ajn – mi nur lanĉas ideon. Mi ŝatus, ke tio iĝu temo de niaj diskutoj, en la kongresoj kaj en la reto. Ĉar pri tio temas la afero! Ne temas pri la “ĝusta proporcio” 50:50, sed pri konsiderado, pri la pripensado kiel ŝajne nerilataj decidoj influas la disdividon de la “fortoj” inter la seksoj (vd. Seksegaleca konsiderado en Vikipedio).

150307ba21

BA 21

Feliĉe, platformo por trakti tiun kaj similajn temojn jam lanĉiĝis, en julio 2014 – temas kompreneble pri la brila blogo Egalecen. Ĝi plenigis certan niĉon, sed eniris ankaŭ antaŭ la ĝeneralan publikon, interalie sur la paĝoj de “Beletra Almanako 21”. Por la Internacia Virina Tago mi rekomendas legi la ĝisnunajn artikolojn de la blogo kaj, aldone, sekvi ĝiajn konsilojn por la 8-a de marto. Kaj ne nur la 8-an de marto!

PS. Mi menciis nomojn de iuj virinoj, kiujn mi nomis talentaj kaj aktivaj. Atentu, tiuj nomoj servas nur kiel ekzemploj! La pretervido de pluraj aliaj estas neevitebla: ne eblas mencii ĉiujn. Se iun mi ne menciis, mi pardonpetas, tiu ne koleru kontraŭ mi. Samtempe mi esprimas mian bedaŭron, ke ĉiuj menciitoj estas eŭropanoj. Ĉu temas pri mia malatento aŭ la ekstereŭropaj virinoj havas eĉ pli malfacile? Kiel pli partoprenigi la ekstereŭropajn virinojn?

Ilustraĵoj: “Klara Zamenhof” el Vikipedio (CC0), kovrilpaĝo de unu el la numeroj de “Sekso kaj Egaleco”, “Esperanta antologio” – la unua eldono (1958), kovrilpaĝo de “Beletra Almanako 21”

La plej malfacile ellernebla lingvo

Kun ruĝa krajonoLa fondinto de SAT, konata Esperanta ideologo kaj verkisto Eŭgeno Lanti (Eugène Adam, 1879–1947), en unu el siaj felietonoj skribis ke Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo (vd. Vortoj de kamarado Lanti, ne plu aĉetebla). Tio estas bona ekzemplo de la karakteriza spita stilo de Lanti, kiun mi tre ŝatas.

“Unu el la ĉefaj trajtoj de l’ internacia lingvo estas ĝia logikeco. Sed en preskaŭ ĉiuj niaj faroj ni agas nelogike. Ni obeas kutimojn, tradiciojn, morojn, leĝojn, kiuj havas nenion komunan kun logiko. Tiu nelogikeco reflektiĝas en la naciaj naturaj lingvoj, kiujn ni jam akiris senlerne ĉe la brusto de nia patrino. Tute nature ni uzas nelogikajn esprimmanierojn. (…) Sed esperanto devigas nin senĉese obei logikon, se ni volas paroli korekte [legu: ĝuste – PFK] k ne nur pli malpli kompreneble. Tia penado al stila logikeco en esperanto estas kontraŭnatura, malfacila k sekve neniam absolute sukcesa. Neniam mi, vi, ni ĉiuj, kapablos tute perfekte uzadi esperanton.”

150228Lanti

Lanti en 1922

Laste mi rememoris tiun Lantian postulon pri la obeo al logiko pripensante la diferencon de signifoj inter la esprimoj “la unuaj tri” kaj “la tri unuaj”. Kelkaj daŭre obstinas, ke Esperanto havas liberan vortordon sed tio pli konvenas al propaganda flugfolio ol kongruas kun la vero. Esperanto ja donas certan liberecon, sed libera ne estas la ordo de vortoj sed la ordo de sintagmoj – kaj eĉ tiu ne plene, ĉar ekzistas certaj konvencioj, elforĝitaj dum preskaŭ 130 jaroj, kiujn oni ne rajtas neglekti (vd. Wim Jansen, Naturaj vortordoj en Esperanto, Rotterdam 2008).

Malĝusta ordo foje kaŭzas miskomprenojn, ĉar ĝi povas doni alian signifon ol tiu intencita de aŭtoro. Tiel estas pri “la unuaj tri” kaj “la tri unuaj”:
– Ŝi konas nomojn de ĉiuj futbalistoj de la unuaj tri plej bonaj teamoj. (= La scio rilatas al la plej bona teamo, la dua kaj la tria sur la listo de la plej bonaj.)
– Ŝi konas nomojn de ĉiuj futbalistoj de la tri unuaj plej bonaj teamoj. (= La scio rilatas al la tri plej bonaj, ĉiuj tri egale bonaj.)

Simile estas pri la partikulo ankaŭ, kiu kutime staras antaŭ la elemento al kiu ĝi rilatas. Komparu la jenajn frazojn:
– Hodiaŭ ankaŭ mi ne laboras. (= Hodiaŭ homoj ne laboras, ankaŭ mi.)
– Ankaŭ hodiaŭ mi ne laboras. (= Mi ne laboras en la aliaj tagoj, ankaŭ hodiaŭ.)

Ekde la tempoj de Lanti la lingvo tre evoluis. Li verŝajne ne estus kontenta, se li ekscius ke en Esperanto enhejmiĝis kelkaj unuopaj mallogikaĵoj prunteprenitaj el la etnaj lingvoj. Ili jam tiom enradikiĝis, ke ne plu eblas ilin forigi. Tiun temon mi traktu tamen alian fojon.

Ilustraĵo: “Lanti en 1922” el Vikipedio (CC0)

Kio okazos en Esperantujo en 2015?

Ĵus komenciĝis la nova jaro, aparte interesa por la esperantistoj. En 2015 decidiĝos la sorto de UEA, ĉar la estraro devos elekti posteulon de Osmo Buller, la ĝenerala direktoro – kerna posteno por la tuta Esperantujo. Tiu decido pli ol aliaj influos la estontecon de la asocio kaj la movado. Krom tio okazos la jubilea, 100-a Universala Kongreso kaj TEJO donos (aŭ ne?) la ŝancon por okazigi la unuan IJK en Afriko. Kio ankoraŭ atendas tron en 2015?

150101_kio-okazos

La 15-an de decembro 2014, en la Zamenhofa tago, La Ondo de Esperanto anoncis rezulton de la tradicia konkurso “Esperantisto de la Jaro”. La merita laŭreato estas Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI kaj kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo. La oficiala anonco aperos en la januara numero de LOdE kaj la kutima intervjuo en februaro. Tiam pli vasta publiko verŝajne ekscios iom pli pri la aktualaj laboroj en nia instruista asocio. Ankaŭ ĝiaj planoj por la estonteco estas gravaj, ĉefe por tiu proksima – post kelkaj monatoj devus okazi la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, pri kiu dum kelka tempo aŭdiĝis neniuj novaĵoj.

En la sama februara kajero de La Ondo aperos – kiel ĉiujare depost la malapero de Hungara Vivo – resumo pri la libroproduktado en Esperantujo. Kun la furorlisto de la Libroservo de UEA el la marta Esperanto en la manoj eblos juĝi pri la aktuala stato de la Esperanta libromerkato. Laŭ la statistikoj pri la antaŭa jaro la produktado iomete kreskis, sed la vendoj daŭre falas. En la unua kvaronjaro ni scios ĉu la plej grava branĉo de la Esperanto-ekonomio falegas aŭ nur daŭre ŝrumpas. Tiujn datumojn ni ne rajtas neglekti, ĉar la libroj estas esenca parto de la Esperanto-kulturo kaj sen amaseto da novaj interesaj legaĵoj ĉiujare Esperantujo iĝus malpli interesa – same por la esperantistoj, kiel ankaŭ por la potencialaj novuloj. Ni ne lasu nian kulturon forvelki (= aĉetu librojn! kaj laŭeble ankaŭ legu ilin…).

En marto aŭ aprilo devus okazi la estrara kunveno de UEA. En la tagordo certe troviĝos la demando pri la nova ĝenerala direktoro. La emeritiĝontan Osmo Buller estos malfacile anstataŭigi per taŭga homo. La postulataj kvalifikoj kaj kompetentoj ne staras en ekvilibro kun la laborkondiĉoj, kaj la modernigema teamo certe tion bone komprenas. Estas neniuj duboj, ke la pensiiĝo de Buller signifos ne nur personan ŝanĝon en UEA, sed ankaŭ modifon de la nuna strukturo. En 2015 pasos 60 jaroj ekde la translokigo de la Centra Oficejo al Roterdamo kaj espereble la ŝanĝo de la direktoro ne estos okazo por pliaj diskutoj pri translokigo, kiun ni tute ne bezonas.

La estraranoj verŝajne traktos ankaŭ la elekton de kongresurbo de la 102-a UK (2017). Pri la decido ni ekscios eble nur la 1-an de aŭgusto (en la solena fermo de Lillo), sed estus bone por la tuta movado, se oni farus ĝin jam en Roterdamo. Nur ĝi metos finon al la akra konkurado inter Montrealo kaj Seulo, kiu iĝis tute publika kaj transiris al Facebook. Nun Montrealo (804) superis Seulon (665) en la nombro de paĝ-ŝatantoj, sed tio ne nepre influos la finan rezulton. Ankaŭ el la retaj disputoj venas neniuj konkludoj. Neniam antaŭe la streboj iĝi organizanto de UK estis tiom publikaj kiom nun kaj neniam antaŭe ili tiom dividis la esperantistojn. Kelkaj eble ĝojas, ke la decidoprocezo estas pli travidebla, sed la reguloj pri la elekto de kongresurbo fakte ne ŝanĝiĝis kaj la koncernaj Facebook-paĝoj donis nur furaĝon por la klaĉoj kaj malafablaj komentoj en Facebook. Interese, inter la decidantoj estas Mark Fettes (Kanado) kaj Lee Jungkee (Korea Resp.) – du estraranoj de UEA el ambaŭ respektivaj kandidataj landoj.

La Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto estas planita por la 13–16-a de majo, kiel agado de ILEI iniciatita de Mireille Grosjean, ĝia nuna prezidanto kaj Esperantisto de la Jaro 2014. Ĝi eble ne havas ŝancon arigi dekojn da registaraj reprezentantoj, kiuj decidos pri vasta instruado de Esperanto en la publikaj lernejoj, sed ĝi estos bona okazo por prezenti la lingvon kaj movadon al kelkaj diplomatoj kaj ŝtataj reprezentantoj. Ni ne fiksiĝu je eksteraj celoj, sed laŭeble koncentriĝu al nia propra profito. Mi ne malkovros la radon, se mi skribos, ke la plej bona maniero varbi kaj elmontri la utilon de la lingvo estas uzi ĝin.

150101_uk_lilloDe la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto okazos la 100-a Universala Kongreso en Lillo (Francio). Jam nun ĝi vekas pli grandan intereson de esperantistoj ol la UK-oj en la lastaj jaroj. Je la fino de 2014 estis jam 1017 aliĝintoj. Antaŭ ni interesa aranĝo! Ĝi signos ankaŭ du trionojn de la oficperiodo de la nuna estraro kaj estos taŭga momento por resumo pri la ĝisnunaj atingoj kaj takso kiomgrade estas realigita la Strategia Laborplano, la ruĝa libreto de Fettes. Supozeble en Lillo okazos la lastaj interparoloj kun la kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA, aŭ eble eĉ estos fiksita kaj anoncita la nomo de la persono kiu transprenos la postenon en 2016.

150101_ijk_wiesbadenTuj post la UK, de la 2-a ĝis la 8-a de aŭgusto, okazos la 71-a IJK en Wiesbaden (Germanio) – la espero de TEJO post tri malpli grandaj kongresoj (Hanojo 2012, Nazareto 2013, Fortalezo 2014). Ke ĝi sukcesos ripeti la sukceson de Liberec el 2009 verŝajne neniu plu kredas, sed reveno al pli decnombraj IJK-oj estas bonvena. Mi aparte atendas la kulturan kaj movadan partojn de la programo. En la kongreso la komitato de TEJO elektos la novan estraron (por la oficperiodo 2015–2017); la sola certa afero estas foresto de Veronika Poór, kiu jam nun superas la TEJO-aĝon. Pri la konsisto zorgas la trikapa elekta komisiono, kompletigita en decembro 2014 per reta voĉdonado. Ĝis la fino de la jaro al la germana IJK aliĝis 62 personoj.

150101_sat_nitraLa junularan kongreson sekvos la 88-a SAT-Kongreso, kiu ĉi-jare okazos de la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto en Nitro (Slovakio) – la kongresurbo de la 101-a UK en 2016. Tiuj, kiuj ĉeestos la kongreson de SAT havos en la posta jaro unu kialon malpli por veni al la Universala Kongreso, kio povos riveliĝi per subtraho de deko aŭ du dekoj da aliĝintoj al la UK. Optimisto povus konstati, ke temas pri ĝenerala provo antaŭ la pli granda UK… Male ol UEA, SAT jam kongresis en Slovakio (Bratislavo 2004), sed ĉi-foje temas aldone pri la kunlaboro kun E@I, kiu manifestiĝis jam antaŭe en la formo de la reta PIV.

Ĉar la UK ĉi-jare estos eĉ pli grava evento ol kutime, mi esperas, ke ĝi ne restos nerimarkita de Fabrício Valle, la redaktoro de la revuo Esperanto. Ĉu en 2015 la septembra numero denove estos prikongresa, kiel antaŭe, male ol pasintjare, kiam la sudamerika redaktoro apenaŭ donis spacon al la sudamerika UK? Aŭ ĉu en septembro Valle ne plu redaktos la oficialan organon de UEA kaj la legantoj ne plu restos sen bazaj informoj pri la asocia vivo?

Inter septembro kaj novembro devus okazi la unua kunveno de la nova estraro de TEJO. Post la oficperiodo 2013–2015 ĝi heredos la strategion, kiun necesos finrealigi. Tio estos bona gvidlinio kiel agadi. Inter la defioj estos la decido ĉu en 2017 okazigi IJK en Afriko. Tio povas esti glora, historia momento, sed ankaŭ granda kolapso kaj plia hontigo de la junulara asocio. La grundo por tiu kongreso jam estas pretigata kaj ankaŭ la afrika-eŭropa trejnado – en kiu partoprenos la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski – estos plia okazo por esploroj.

La fino de la jaro estos la fina ekzameno por la estraro de Fettes. Tiam nigra-blanke videblos la membronombroj de UEA kaj la realigo de la planita ĉiujara 10%-a kresko de la membraro estos kontrolebla. Ĝis tiam multo povas okazi, precipe lige kun la 100-a UK en Lillo, tial estus malsaĝe taksi nun la ŝancojn surbaze de la membronombroj de 2014. La membronombroj de la 31-a de decembro 2015 estos signifaj ankaŭ el formala vidpunkto, ĉar ili decidos la nombron de la komitatanoj B en UEA (oficperiodo 2016–2019) kaj TEJO (oficperiodo 2016–2018).

Interesa jaro antaŭ ni. Bonŝancon kaj sukceson! Al la esperantistoj – feliĉon, al la gvidantoj – saĝon, kaj al la organizoj – pliajn membrojn kaj monrimedojn!

Ilustraĵoj: “New Year 2015” de animatedheaven/Openclipart (CC0) kaj la kongresaj emblemoj: la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, la 71-a Internacia Junulara Kongreso kaj la 88-a SAT-Kongreso

Ĉu makulo sur la nederlanda egaleco?

La 5-a de decembro estas aparte ŝatata tago de la nederlandaj infanoj. Laŭ la tradicio, vesperon de tiu tago vizitas ilin Sinterklaas, Sankta Nikolao, kaj faras donacojn. La festo estas konata ankaŭ en aliaj landoj, sub diversaj nomoj (Santa Claus, Saint Nicolas, Papai Noel, Samichlaus, Mikuláš, Noel Baba, Święty Mikołaj ktp.), sed ne ĉie same pompe festata. Kutime ĝi estas ligita al la 6-a de decembro, la tago de la romkatolika sanktulo Nikolao.

Tiu porinfana festo en Nederlando havas apartan nuancon, kiu igas ĝin polemika. Ĉar Sinterklaas ne sukcesus mem viziti ĉiujn infanojn, li havas helpanton: Zwarte Piet (Nigra Peĉjo) – stultetan, petoleman knabon kun la vizaĝo nigre farbita, kiu portas la grandan sakon de Sankta Nikolao kaj foje anstataŭas lin en la disdonado de la donacoj. Al kelkaj tio ne plaĉas: nigrula servisto, vestita kiel paĝio el la 18-a jarcento, kiu reprezentas stereotipajn ecojn de nigruloj. Dum Sinterklaas estas maljuna, kvieta kaj dignoplena sinjoro, lia helpanto ŝercas, petolas kaj faras akrobataĵojn.

“Ne temas pri nigrulo”

Monato, n-ro 12/2013 – kovrilpaĝo

Monato, n-ro 12/2013 – kovrilpaĝo

“(…) neniu povas miskompreni Nigran Petron nigrulo, aŭ eĉ malpli nigra negro. Oni tuj vidas, ke estas farbita blankulo” – refutas la defentantoj de la tradicio, inter kiuj ankaŭ Gerrit Berveling (vd. Ĉu rasisma? Neniel!, “Monato” n-ro 12/2013, p. 5). Paradokse, por mi tio sonas plifortigo de la akuzo. Blackface, teatrece nigre ŝminkita vizaĝo, estis “artaĵo” kiu aperis en la 19-a jarcento en Usono. La blankulaj artistoj ŝajnigis sin nigruloj kaj faris sursceneje kabaredajn petolaĵojn bazitajn sur la plej aĉaj stereotipoj – por distri la publikon, klare: blankulan publikon. Tiaj teatraĵoj iĝis kun la tempopaso malpli popularaj kaj nun ili estas rigardataj rasismaj. Sed ne en Nederlando, kie ĉiun jaron la vitrinoj de vendejoj, stratoj kaj gazetoj pleniĝas de Nigraj Peĉjoj.

Onidire, Zwarte Piet ne estas nigrulo, sed li malpuriĝas kiam li alportas donacojn, venante en la domojn tra la fumtuboj. Mirinde, nigriĝas lia korpo, sed neniam la vestaĵoj!

“Tio estas nur porinfana festo”

Iuj nederlandanoj malkontentas, ke oni volas “ataki la tipe nederlandan tradicion de infan-amikeco”. Ĉu ĉiu tradicio estas bona pro la nura fakto esti tradicio? Nederlando ja havas multjaran koloniisman tradicion – ĉu ankaŭ ĝin oni defendu? Ne ĉio, kio estis iam, nun estas bona kaj daŭriginda.

Mi ne ŝatas ankaŭ la bagateligon, ke temas nur pri porinfana festo. Tio estas faktoro, kiu eĉ pligravigas la problemon! Kiel ni volas atingi egalecan socion, se ni daŭre reproduktas la modelon de blankula ĉefo kaj nigrula servisto, kaj injektas tiun skemon al la homoj jam en la infanaĝo? Kial por nederlandanoj tiom gravas la ĉeesto de Nigra Peĉjo unu tagon jare, dum ili neglektas taŭgan reprezentiĝon de nigruloj en aliaj tagoj: kiel fakuloj en televidnovaĵoj, kiel altrangaj politikistoj kaj eĉ simple en reklamoj kaj sur la kovrilpaĝoj de revuoj?

“Nenio serioza, nur ŝerco”

Nigra Peĉjo (Zwarte Piet)

Nigra Peĉjo (Zwarte Piet)

La klarigon, ke temas pri nura festo por infanoj, sekvas kutime emfazo, ke tio estas humura afero. Berveling ne volas, ke oni vidu “nur rasismon, kie regas gajo, plezuro, ŝercemo kaj sprito”. Li certe scias, ke ĉeesto de ŝercemo kaj sprito ne garantias foreston de rasismo. Tiun lastan oni foje strebas klarigi ĝuste per humursento. Same kiel antaŭ jardekoj oni ridis pri blackface en Usono, pri la poemo Negreto Bambo (Murzynek Bambo) en Pollando kaj pri la novelo Nia nigra filo en Esperantujo. Humuro ne senkulpigas, ofte estas eĉ kontraŭe.

Sed kial?

Kiam mi unuafoje renkontis tiun tradicion, mi demandis min: de kie subite nigrulo kun Sankta Nikolao? Tiam mi supozis, ke eble temas pri emfazo de la diverseco kaj egaleco, ja tiom karakterizaj por Nederlando. Sankta Nikolao foje povas esti aziano, lapono, virino kaj tiel ankaŭ liaj/ŝiaj helpantoj, ĉu? Bedaŭrinde, ne. Nigrula estas nur la helpanto, li estas nigra ĉiam kaj la roloj de Sinterklaas kaj Zwarte Piet estas firme fiksitaj, neinterŝanĝeblaj. Kvankam mi iĝis malpli entuziasma, la demando “kial?” daŭre estis por mi aktuala.

La pravigo, ke Nigra Peĉjo malpuriĝas en la fumtuboj dum la disdonado de la donacoj estas absurda kaj nekonvinka. En la reto mi trovis aliajn klarigojn. Ekzemple, ke Zwarte Piet estas etiopa knabo, kiun Sinterklaas aĉetis en sklavo-bazaro. Kaj liberigis lin, sed tiu pro dankemo restis ĉe sia liberigito. Mi ne snufas ĉi tie historion, kiun oni senpripense prezentu al infanoj.

Kies gasto mi estas, ties feston mi festas
(Zamenhofa proverbo)

Ĉu kiel nura gasto en Nederlando mi rajtas esprimi mian opinion pri ĝiaj tradicioj? Mi esperas, ke jes. Mia eksterlanda deveno ne minacas, sed portas aliajn perspektivon kaj alrigardon al la afero. Por tiuj, kiuj estas kore ligitaj al tiu tradicio, ĝi jam estas tro familiara, kio malfaciligas rigardi la demandon racie, ĉar enŝteliĝas kutimoj kaj emocioj.

Ĉiuokaze, mia opinio ne estas tiu plej grava. Ankaŭ ne tiu de Gerrit Berveling. La ĵurnalistoj ŝovu la kameraojn kaj la mikrofonojn al la nigrulaj loĝantoj de Nederlando. Kion ili pensas pri la afero? Ĉu ne estas ili kaj iliaj sentoj, kiuj estas en tiu kunteksto plej gravaj?

Rasismo estas daŭre aktuala problemo, ankaŭ en la avangarda Nederlando. Tial ni ne rajtas bagateligi eĉ porinfanajn festojn, se ili povas firmigi rasismajn vidpuktojn kaj sintenojn. Tio, kiel aspektos la mondo kaj la lando post kelkdeko da jaroj, dependas de la hodiaŭa edukado kaj tiu okazas ne nur en la lernejaj benkoj.

Ilustraĵoj: kovrilpaĝo de “Monato”, n-ro 12/2013; “Zwartepiet” de EnSintClopedie/Vikipedio (CC BY-SA 3.0)