Prie

Mi estas Paweł FISCHER-KOTOWSKI, foje mi aperas ankaŭ sub mia Esperanto-nomo Paŭlo aŭ sub la kromnomo Fiskot, kiu venas de la unuaj literoj de miaj ambaŭ familinomoj. Mi naskiĝis en 1990 en Bidgoŝto (Pollando) kaj nuntempe loĝas en Varsovio. Mi estas esperantisto kaj hom-rajta aktivulo, inter miaj interesiĝoj estas ankaŭ libroj. Laŭprofesie mi estas bibliotekisto kaj mi laboras en la Nacia Biblioteko de Pollando. Pli frue mi estis oficisto de UEA.

Mi estas dumviva membro de UEA/TEJO, krome mi membras ankaŭ en LSG kaj SAT, sur la landa nivelo: en Pola E-Asocio kaj Pola E-Junularo. Ekde 2012 mi estas membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de ILEI. En la jaroj 2009–2013 mi studis interlingvistikon en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.

Ekster Esperantujo mi aktivas en hom-rajtaj kaj GLAT-organizaĵoj, aparte en la asocio Lambdo Varsovio (Lambda Warszawa), en kiu mi estas estrarano.

En la Esperanto-movado mi aktive partoprenas ekde 2010. Mi estas komitatano C/Ĉ de TEJO (ekde 2016). Antaŭe mi estis ankaŭ komitatano A de UEA (2011–2016) kaj komitatano A (2011–2012), komitatano B kaj ĝenerala sekretario (2012–2014), kaj membro de la Elekta Komisiono de TEJO (2015–2017). En 2015 mi estis plentempa volontulo de TEJO en la Centra Oficejo kaj en la sekva jaro LKK-ano de la 72-a Internacia Junulara Kongreso en Vroclavo, respondeca pri financo. Mi estis redaktoro de “Jarlibro de UEA” por 2016. Sur la landa nivelo: vicprezidanto (2011–2012) kaj kasisto de Pola E-Junularo (2012­­­–2013), estrarano (2011–2015) kaj ĝenerala sekretario de Pola E-Asocio (2011­­–2013). Krome, mi foje kontribuas al Vikipedio en Esperanto kaj provlegas tekstojn en Esperanto.

Se vi volas kontakti min, ne hezitu – alklaku ĉi tie! Trovu min ankaŭ en sociaj retoj – mi uzas ĉefe Facebook kaj Twitter.

En la blogo parenteze.net aperas nur miaj privataj opinioj, kiuj neniel estas oficiala starpunkto de iu ajn el la supre menciitaj organizaĵoj.

Se ne indikite alie, la enhavo de la blogo parenteze.net aŭtorita de Paweł Fischer-Kotowski estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nemodifite 4.0 Tutmonda.

Abono

Por ricevi sciigon pri ĉiu nova blogaĵo en parenteze.net, vi povas aboni la novaĵleteron aŭ sekvi RSS.

Komentado

Ĉiu rajtas publikigi en la blogo komentojn pere de la formularo sub la afiŝoj. La sistemo povas aŭtomate haltigi iujn komentojn ĝis aprobo de administranto. La administranto rajtas ne aprobi haltigitajn komentojn kaj malaperigi jam publikigitajn, se ili enhavas sakraĵojn, kalumniojn, insultojn al unuopaj personoj aŭ tutaj sociaj grupoj, enhavon kun karaktero ofenda, kontraŭleĝa, reklama aŭ ne ligita al la komentata afiŝo. La komentado en la blogo devas okazi en Esperanto kaj ĉiam konforme al la reguloj de retiketo.

Kuketoj

La blogo uzas kuketojn (angle cookies). Pli da informoj?