Kuketoj kaj politiko pri privateco

KuketoLa blogo parenteze.net, simile kiel plejparto de retpaĝoj, uzas kuketojn (angle cookies). Ili estas malgrandaj dosieroj, kiuj instaliĝas en via komputilo aŭ aparato dum vizito ĉe la retpaĝo.

La kuketoj ebligas krei statistikojn de la retpaĝo: ili kolektas anonimigitajn informojn pri uzataj operaciumo kaj retumilo, paĝo el kiu uzanto eniris la blogon, nombro de vizitoj ktp.

Vi povas ŝanĝi agordojn de via retumilo por decidi kondiĉojn de konservado kaj tenado de la kuketoj en via komputilo aŭ aparato. Uzado de la retpaĝo sen ŝanĝo de la agordoj signifas ke vi akceptas uzadon de la kuketoj.

Por scii pli pri kuketoj konsultu Vikipedion.

Ilustraĵo: Nemo/pixabay.com (CC0)