La libroj de la jaro 2016

Ĉi-jare la oferto de la Libroservo de UEA plivastiĝis per pli ol 200 novaj varoj, plejparte libroj. Se oni konsideras la nunan situacion en la Esperanto-movado, oni certe ne povas plendi pri malabundo de novaj titoloj. Sed kiujn librojn el la ondo elekti por legi, por donaci al amiko? Mi faris subjektivan trarigardon de la eldonaĵoj kiuj atingis ĉi-jare la roterdaman libroservon.

Prozo originala

La jaro 2016 pliriĉigis nian originalan literaturon per la romano Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn. La 564-paĝa libro duelas kun La granda kaldrono de John Francis (1978) pri la honoro de la plej dika beletraĵo en Esperanto, malgajnante per nuraj 28 paĝoj. La briko (ne nur laŭ la grando, sed ankaŭ laŭ la koloro de la kovrilpaĝo) ne timigu per sia longo, ĝi flue legiĝas kaj kaptas la atenton de la leganto ekde la unua paĝo. La rakonto konigas esperantistojn kiuj trovis sin en la realo de la unuaj jaroj de la postrevolucia Sovetio. La intrigo miksas fikciajn kaj realajn personojn. La dialogoj kaj aventuroj de la kvin protagonistoj pentras vivecan kaj realisman bildon de tiutempaj esperantistoj kaj ilia tragika sorto.

Sovetunio estas en la centro ankaŭ de alia romano, Amo inter ruinoj de Trevor Steele. Ĝi estas tiel freŝe eldonita, ke ankoraŭ ne aĉetebla en la Libroservo de UEA. Steele, unu el niaj plej popularaj verkistoj, eldonis pli frue ĉi-jare alian originalan romanon, Dio ne havas eklezion. Ĝia ĉefrolulo estas la mondfama foto-ĵurnalisto Bruce Golding, “ŝtalulo” kiu atestas la plej sangajn kaj timigajn okazaĵojn – militojn kaj naturajn katastrofojn. Li restas imuna al la malbonoj kiujn li renkontas ĉiutage, sed lia vivo ŝanĝiĝas kiam li venas al la ocenia insulo Hakilule, preskaŭ malaperinta post cunamo.

El tute alia kategorio – nefikcio, subreprezentata en nia literaturo – estas Idoj de la imperio, la tria libro de Kalle Kniivilä. Ĉi tiu raportaĵo temas pri rusoj kiuj vivas en la baltaj landoj kaj pri iliaj komplikaj rilatoj kun litovoj, latvoj kaj estonoj. Ĝi aperis en la finna, sveda kaj Esperanto, same kiel du pli fruaj verkoj de la aŭtoro. La unua el ili, Homoj de Putin (2014), ricevis en Finnlando la prestiĝan premion Kanava por la plej bona nefikcia libro de la jaro. Ankaŭ Idoj estis rimarkita: Asocio de Finnaj Ĵurnalistoj en Svedio atribuis al Kniivilä premion pro la libro kaj pro lia multjara laboro kiel ĵurnalisto specialistiĝinta pri Rusio.

Inter la plej gravaj originalaj prozaĵoj en 2016 troviĝas ankaŭ La vorto kaj la vento, kolekto de ĉiuj prozaĵoj verkitaj de Miguel Fernández en la jaroj 1992–2015. La iberiano levas en ili vastan gamon da temoj, de amo ĝis politiko. En la apendico aperas fragmentoj de pli ampleksa verko, La Troja Milito, kiun mi rakontis al mia nepino, kiu espereble iam estos publikigita aparte kiel tuto.

Prozo tradukita

Inter la tradukoj nepre menciinda estas La pupo, elpoligita de Tomasz Chmielik. Ĝi estas unu el la plej gravaj romanoj de la pola literaturo, aŭtorita de Bolesław Prus – la sama, kies La faraono famiĝis en Esperantujo pro la elstara traduko de Kazimierz Bein. La pupo prezentas aliajn etoson kaj temaron – la intrigo profundigas la leganton en la sociajn ŝanĝiĝojn en la 19a-jarcenta Varsovio.

Progresado de l’ pilgrimanto de John Bunyan el 1678 estas unu el la plej ofte eldonitaj libroj en la historio, aperinta ĝis nun en pli ol 1500 eldonoj en 200 lingvoj, interalie en Esperanto en 1907. Nun – dank’ al Vinko Ošlak – haveblas nova Esperanta traduko de tiu klasikaĵo, kiu prezentas alegorion de la kristana vivo en la formo de pilgrimado al Ciono.

Por kompletigi, ankoraŭ du pliaj tradukoj: La serioza ludo de Hjalmar Söderberg, elsvedigita de Sten Johansson – romano pri amo kaj moralaj dilemoj; kaj La afero al kiu vi servas de Jurij German, elrusigita de Jurij Finkel – la unua parto de la samnoma trilogio pri Vladimiro Ustimenko, siatempe tre fama verko en Sovetio.

Poezio

Momentoj kaj meditoj estas la sesa poemaro de Baldur Ragnarsson, unu el la korifeoj de la Esperanta poezio. Kiel diras pri la libro Jorge Camacho, “momentoj por mediti kaj meditoj por ajna momento”. Camacho mem enmondigis en 2016 du novajn poemarojn: la riĉan je pikoj Strangaj spikoj kaj la politikan Palestino strangolata.

Suso Moinhos debutis per Laminarioj kaj la publiko jam atendas pliajn elmontrojn de tiu nova talento. Dume, Ideoj ĝermas en la pli ol 200 hajkoj de Steven D. Brewer, en vertikala formato, kun buntaj ilustraĵoj. Kaj ĵus aperis nova originala poemaro de Benoît Philippe, Kvazaŭ varfo. Laŭ la postparolo de Nicola Ruggiero, “Philippe plenrajte eniris en la historion de la literaturo en Esperanto”.

Vasil Kadifeli tradukis el la turka poemojn de Nazim Hikmet, kiuj aperis sub la titolo Poezia antologio kiel n-ro 51 en la Serio Oriento-Okcidento. La libro prezentas tiun plej gravan turkan poeton dulingve: la Esperanto-tradukojn akompanas la originalaj turkaj versoj.

Movadaj temoj

Inter la primovadaj libroj mi menciu nur du plej interesajn – kaj la plej ampleksajn samtempe. Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj estas serioza studo redaktita de 5-persona teamo kaj kovranta la jarojn 1888–2015, dum Josef Ŝemer (1950–2012) sub redakto de Amri Wandel, temas pri – laŭ la subtitolo – “koro de la israela Esperanto-movado amata tra la mondo”. Ambaŭ estas kolore ilustritaj kaj grandformataj.

Terminaroj kaj fakaj libroj

En 2016 enmerkatiĝis la giganta Oklingva medicina enciklopedia vortaro, la plej ampleksa (3148 paĝoj) kaj plej kosta libro (€ 189) en la sortimento de UEA. Preskaŭ 50 000 kapvortojn ordigitajn laŭ la latinaj terminoj sekvas tradukoj en la angla, franca, germana, hispana, itala, Esperanto kaj kroata. Menciindas ankaŭ Terminaro de betono kaj betonistaj laboroj kaj la kolekto de la prelegoj el KAEST 2014, Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon.

Inter la fakaj libroj indas elstarigi la esearon de Vilmos Benczik, Pri la natureco kaj artefariteco de lingvoj, kiu enhavas eseojn plejparte jam publikigitajn aliloke. Al la interesitoj mi rekomendas rapidi por la aĉeto, ĉar la eldonkvanto estas tre limigita.

Lernolibroj

Kun intereso mi notas la aperon de pliaj esperantlingvaj lerniloj de aliaj lingvoj. Nur en 2016 en la Katalogo de UEA enviciĝis kvin libroj kiuj traktas pri gramatiko de alia lingvo: Ni lernu la eŭskan, Hungara lingvo, Enkonduko en la japanan, Volapuko en dek lecionoj kaj Kompleta gramatiko de la tupia lingvo.

Reeldonoj

La plej grava reeldono de 2016 estas sendube La danĝera lingvo de Ulrich Lins. La fama libro pri la persekutoj kontraŭ esperantistoj ricevis ne nur novan, pli kuraĝan vestaĵon, sed estas ankaŭ komplete reviziita. La aŭtoro forigis iujn fragmentojn kaj aldonis multajn novajn informojn kiuj ne estis konataj en 1988, kiam aperis la unua eldono, sed estis rivelitaj post la malfermo de sovetiaj arkivoj.

Tre bonvena estas la 4-a eldono de El la “Verda Biblio” de Izrael Lejzerowicz (1935), klasikaĵo de originala satiro en kaj pri Esperanto. Sprita, leĝera kaj plene enmergiĝinta en la Esperanto-kulturo. Ĉi tiun eldonon akompanas KD kun laŭtlego fare de la antaŭ nelonge forpasinta aktoro Jerzy Fornal.

Rimarkinda estas la reeldono de la esearo Pri lingvo kaj aliaj artoj de William Auld (1978) pri lingvaj demandoj, literaturo, tradukado ktp. SAT reaperigis en unu volumo, La progresema Esperanto-movado en perspektivo, du movadhistoriajn verkojn: Laborista Esperanto-movado antaŭ la mondmilito de G.P. de Bruin (1936) kaj Historio de SAT 1921–1952 (1953). La historio de la postaj 65 jaroj ankoraŭ lasas sin atendi.

En 2016 aperis kelkaj reeldonoj de tradukoj de Kazimierz Bein (Kabe): Fundo de l’ mizero de Wacław Sieroszewski, La interrompita kanto kaj Bona sinjorino de Eliza Orzeszkowa. Ili estas interesaj kaj gravaj precipe pro la lingvaĵo. Estas apenaŭ kredeble, ke iu sciis tiel skribi en Esperanto antaŭ pli ol cent jaroj! Ne senkiale jam en 1908 Kabe estis nomita la plej bona stilisto. Denove haveblas ankaŭ liaj Unua legolibro kaj Vortaro de Esperanto, nia unua unulingva vortaro. Kvankam tiu lasta post la paso de pli ol cent jaroj ne plu multe servas al la hodiaŭa uzanto, ne eblas nei ĝian historian signifon.

Ankaŭ alia atentinda traduka reapero venas el la pola, la tre bele eldonita Quo vadis de Henryk Sienkiewicz (1933). Krom ke temas pri la ĉefverko de la Nobelpremiito, por ni aparte interesa ĝi estas pro tio, ke temas pri la ĉefa tradukverko de Lidja Zamenhof.

Lingva Kritiko estas represo de la unua esperantologia periodaĵo de 1932–1935. Ĝi estas tre fascina legaĵo, kiu traktas diversajn aspektojn de nia lingvo. Menciindas, ke ĝuste en Lingva Kritiko fontas la komenco de la granda ata/ita-diskuto.

Alilingvaj libroj pri Esperantaj temoj

Iom da atento eĉ ekster la movado akiris la anglalingva libro Bridge of Words de Esther Schor. Ĝi estas iom nekutima “biografio de la ideo” de la internacia lingvo. En nescienca lingvaĵo la aŭtoro aliras la temon el persona perspektivo. Ne temas pri enua listo de faktoj – certe ĝi povas veki interesiĝon ankaŭ ĉe esperantistoj mem. Ĝia aldona avantaĝo estas, ke oni povas rekomendi ĝin al neesperantistaj amikoj.

En Nederlando kaj Belgio sufiĉe da atento altiris la nederlandlingva Moresnet de Philip Dröge, historio de la eta neŭtrala kvazaŭ-regno kiu dum pli ol cent jaroj ekzistis inter Germanio kaj Belgio, lime al Nederlando. Ĉirkaŭ la jaro 1900 Wilhelm Molly provis igi ĝin la unua Esperanto-lando, kion la libro kompreneble pritraktas.

Fine, al ĉiu literaturŝatanto mi rekomendas la revuon Beletra Almanako, de kiu aperis numeroj 25, 26 kaj 27, kaj Belarta rikolto – ĉiujaran kolekton de la premiitaj verkoj el la Belartaj Konkursoj de UEA, kies kajero 2017 estas iom pli dika ol la antaŭaj.

La Libroservo de UEA estas la plej granda librovendejo en Esperantujo. La individuaj membroj de UEA povas ricevi 10%-an rabaton. La sendokostoj estas 10% de la mendosumo, sed ne malpli ol € 5,00. Por la klientoj el Eŭropa Unio validas aldonvalora imposto de 6%.

Ilustraĵoj: kovrilpaĝoj el la Katalogo de UEA, emblemo de la Katalogo de UEA

La teksto aperis samtempe en Libera Folio.

Anstataŭ floro

En multaj landoj la 8-a de marto – Internacia Virina Tago – estas okazo por donaci al virinoj florojn kaj ĉokoladojn, rideti al ili kaj komplimenti. Sed… kial? Ĉu unu monaton poste, la 8-an de aprilo (Internacia Tago de Romaoj), ni gratulas la romaojn? Ĉu la 20-an de junio (Monda Tago de Rifuĝintoj) ni donacas florojn al la rifuĝintoj? Ĉu la 7-an de aŭgusto (Internacia Tago de Rajtoj de Transgenruloj) ni komplimentas la transseksulojn? Aŭ ĉu la 1-an de oktobro (Internacia Tago de Maljunuloj) ni regalas per ĉokolado la maljunulojn?

La devenon de la Internacia Virina Tago oni serĉu komence de la 20-a jarcento en Usono, kie la laboristaj virinoj protestis kontraŭ malbonaj laborkondiĉoj. En 1910 la 2-a Internacia Socialista Virina Konferenco aprobis la proponon de Clara Zetkin pri festado de Virina Tago – tiam ankoraŭ sen preciza dato. En la konferenco partoprenis pli ol 100 virinoj el 17 landoj, inkluzive de kvin virinoj elektitaj en la parlamenton de Finnlando. En 1977 Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 8-an de marto la Internacia Tago de Virinoj kaj Monda Paco. La festado en 2015 emfazas kiom gravaj por la socia kaj ekonomia progreso estas respekto de la virinaj rajtoj kaj atribuo al la virinoj de pliaj ebloj de agado.

La esenco de la Virina Tago estas klare atentigo pri la egalrajteco de viroj kaj virinoj kaj malbona situacio de la virinoj en la mondo, kaj ne simpla afablumado al “la pli bela sekso”. Antaŭ cento da jaroj la voĉdonrajto de virinoj estis avangarda aliro de nur kelkaj landoj. Nun, kiam la situacio ŝajnas multe pli bona, daŭre estas en la mondo lokoj, kie virinoj ne rajtas voĉdoni aŭ stiri aŭton, kie ili ne rajtas mem decidi pri si, ne rajtas aperi en la publikaj lokoj sen gardanta vira familiano, kie fine amase okazas seksa mutilado de virinoj. La demandoj pri kontraŭvirina (seks)perforto, pri malalta partopreno de virinoj en la regado kaj pri maljusta divido de familiaj kaj hejmaj devoj estas eĉ pli vastaj problemoj. Aktualaj kaj gravaj por la tuta socio.

La katalogo de la problemoj estas bone spegulata en la amaso da libroj, retejoj kaj blogoj. Nun mi ŝatus trakti nur etan niĉon de la demando: la pozicion de la virinoj en Esperantujo.

150307klarazamenhof

La juna Klara Zamenhof, la edzino de L.L. Zamenhof

Ĉio komenciĝis en 1887… Nu, ĉu vi iam pripensis kiujn startkondiĉojn havus Esperanto, se ne la edzino de L.L. Zamenhof, Klara? Mi ne ŝatus nun reskribi la historion plenan de se-oj kaj -us-oj, sed mi atentigas, ke la eldono de la Unua libro estis financita per la doto de Klara Zamenhof, ke ŝi aprobe aliris la elpensaĵon de la edzo, helpis ŝpari ĉe la hejmaj kostoj por financi interalie la altajn sumojn por afranko.

Ne mankas talentaj kaj aktivaj virinoj en la Esperanto-movado. Mireille Grosjean (Mirejo) prezidas la mondan instruistan asocion. Katalin Kováts kaj Zsófia Kóródy estas la pilieroj de la Esperanto-instruado. Marjorie Boulton – de la Esperanto-literaturo. Barbara Pietrzak eĉ post la malfondo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio daŭrigas regulajn E-elsendojn el Varsovio. Veronika Poór dediĉas plejparton de sia tempo al la Esperanto-aktivado. Ilona Koutny en la lastaj 17 jaroj gvidas la plej prestiĝajn esperantologiajn Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz. Manuela Ronco montris kaj alportis novan kvaliton al TEJO. Loes Demmendaal dum ses jaroj respondecis pri la financo de la plej granda Esperanto-organizo, UEA, kaj nun utiligas siajn scion kaj kapablojn kiel komitata revizoro. Mélanie Maradan revivigis la terminologian agadon kaj tenas ĝin sur alta nivelo. Anna Löwenstein en la 1980-aj jaroj okupiĝis pri la virina agado kaj eldonis la bultenon “Sekso kaj Egaleco”, poste ŝi verkis la faman liston de 1000 facilaj vortoj por “Kontakto” kaj du originalajn dikajn romanojn, ŝi ankaŭ aktive pledas por la “bona lingvo” kaj ujismo (vd. Rusoj loĝas en Rusujo). Spomenka Štimec sukcese aktivas same kiel verkisto, kiel ankaŭ movada organizanto. Tina Tišljar tre kompetente kontribuis al la organizado de la junularaj E-kongresoj, precipe en la malfacilaj jaroj, nun malpli aktivas pro la eksteresperanta profesia agado, tre sukcesoporta. La ekzemplojn oni povas multipliki, ankaŭ – se ne precipe – sur la landa kaj loka niveloj.

150307seksokajegaleco

“Sekso kaj Egaleco”

Tamen, la rolo de la virinoj en la gvidaj organoj de la Esperanto-organizaĵoj estas tre limigita. Nur unu el sep estraranoj de UEA estas virino, nur du el sep estraranoj de TEJO estas virinoj. En la Komitato de UEA inter 74 membroj estas 20 virinoj (t.e. 27%), nur je unu pli multe ol en la Komitato de TEJO, kiu estas tamen malpli granda: el 48 komitatanoj 19 estas virinoj (40%). Ambaŭ komitatoj nete venkas la 42-membran Akademion de Esperanto, en kiu estas nur 5 virinoj (12%) – kaj tie estos tre malfacile akiri seksan ekvilibron, se la Akademio akceptos la novan statuton, kiu enkondukas dumvivan membrecon de la akademianoj…

Plej avangarda tiurilate estas ILEI, kie ses el naŭ estraranoj estas virinoj (67%), inter ili la prezidanto. UEA neniam havis virinan prezidanton, en ĝi la unua ina estrarano estis elektita en la fama kongreso de 1974 (Flóra Szabó-Felső) kaj la unua ina vicprezidanto nur en 1995 (Renée Triolle). En la Estraro de UEA en la oficperiodo 2004–2007 virinoj estis en la plimulto (kvar el sep personoj) kaj tio estis eble unikaj tri jaroj en la pli ol 100-jara historio de UEA.

150307esperantaantologio

“Esperanta antologio”, la unua eldono

Ankaŭ la Esperanto-literaturo estas dominita de viroj. En la Facebook-grupo Literatura Babilejo viroj babilas pri la verkoj de aliaj viroj (aŭ de si mem). En la Baza legolisto de William Auld el 1997, en kiu estas menciitaj 59 verkoj, nur 6 estas aŭtoritaj de virinoj (inter ili Esperanta antologio de Auld, en kiu la ina voĉo ankaŭ ne estas tiu, kiu dominas).

Oni povas ridi, ke pli gravas seksa disdivido ol kompetentoj – sed tio tute ne estas amuza, ĉar tio estas kvazaŭ agnosko, ke virinoj estas malpli kompetentaj ol la viroj! Ĉu vere? Kvankam virinoj dum multaj jarcentoj ne rajtis studi, nun ili konsistigas la pli grandan parton de la studentoj, averaĝe ili estas pli bone edukitaj, sed tradicie ŝarĝitaj per plejparto de hejmaj taskoj havas malpli da ebloj utiligi siajn kapablojn kaj okupiĝi pri la hobioj.

Pri la sentemo rilate al aliaj homaj ecoj ne estas tiom da kritiko kaj duboj. Ne multaj kaj ne tiom brue ĝeniĝas, kiam temas pri plijustigo de la reprezentiĝo laŭ mondregionoj kaj landoj aŭ laŭ aĝo. La estraranoj de TEJO arde antaŭenpuŝas la junularon ĉe UEA, kvankam junularo en UEA konsistigas nur marĝenon. Tiel jam duan oficperiodon reprezentanto de la junularo estis elektigita en la Elektan Komisionon de UEA. Tiuj samaj estraranoj foje kun moka rideto aliras la demandon pri seksa egaleco. Mi ne celas diri, ke mi estas kontraŭ la plifortigo de la junulara voĉo. Mi celas diri, ke ankaŭ fortigo de la virina voĉo estas grava – la virinoj konsistigas pli ol duonon de la homaro!

Neniu sukcesos konvinki min, ke la nesufiĉa reprezentiĝo de la virinoj estas hazardo. Ne diru, ke sekso ne gravas. Ankaŭ mi ŝatus neglekti la demandon pri sekso (ĉar ĝi ja ne gravas), sed la ĝisnunaj spertoj montras, ke la neglekto de tiu demando signifas malekvilibron kaj estas malfavora al la virinoj. Ĝis la sekso vere ne gravos, la pritemaj konsideroj estas absolute necesaj. Pri tiu ĉi situacio mi akuzas neniun, mi nur ŝatus inviti vin al la pripensado: kial tiel estas?

Fakte, kial la virinoj en la Esperanto-movado estas nesufiĉe reprezentitaj? Ĉu ĉar ili pli firme paŝas sur la grundo kaj fajfas pri tiaj aerkasteloj kiel Esperanto? Mi dubas! Unu el la eblaj teorioj estas, ke la malekvilibro estas kaŭzita de la hejmaj taskoj per kiuj la virinoj kutime estas pli ŝarĝitaj ol la viroj. Ekzemple, tradicie la virinoj pli zorgas pri la infanoj kaj vartas ilin. Kion, do, fari por senŝarĝigi la virinojn de tiu devo? Ekzemple, okazigi infanvartejon dum la kongresoj. Ho! El tiu perspektivo la Internacia Infana Kongreseto ekhavas plian signifon, ĝi povas porti plian valoron ol esperantigo de la infanoj. Eble ĝia okazigado (malebla dum la lastaj tri jaroj) kontribuas al seksegaleco? Mi ne diras, ke tio estas solvo, mi ne diras, ke tio ŝanĝas ion ajn – mi nur lanĉas ideon. Mi ŝatus, ke tio iĝu temo de niaj diskutoj, en la kongresoj kaj en la reto. Ĉar pri tio temas la afero! Ne temas pri la “ĝusta proporcio” 50:50, sed pri konsiderado, pri la pripensado kiel ŝajne nerilataj decidoj influas la disdividon de la “fortoj” inter la seksoj (vd. Seksegaleca konsiderado en Vikipedio).

150307ba21

BA 21

Feliĉe, platformo por trakti tiun kaj similajn temojn jam lanĉiĝis, en julio 2014 – temas kompreneble pri la brila blogo Egalecen. Ĝi plenigis certan niĉon, sed eniris ankaŭ antaŭ la ĝeneralan publikon, interalie sur la paĝoj de “Beletra Almanako 21”. Por la Internacia Virina Tago mi rekomendas legi la ĝisnunajn artikolojn de la blogo kaj, aldone, sekvi ĝiajn konsilojn por la 8-a de marto. Kaj ne nur la 8-an de marto!

PS. Mi menciis nomojn de iuj virinoj, kiujn mi nomis talentaj kaj aktivaj. Atentu, tiuj nomoj servas nur kiel ekzemploj! La pretervido de pluraj aliaj estas neevitebla: ne eblas mencii ĉiujn. Se iun mi ne menciis, mi pardonpetas, tiu ne koleru kontraŭ mi. Samtempe mi esprimas mian bedaŭron, ke ĉiuj menciitoj estas eŭropanoj. Ĉu temas pri mia malatento aŭ la ekstereŭropaj virinoj havas eĉ pli malfacile? Kiel pli partoprenigi la ekstereŭropajn virinojn?

Ilustraĵoj: “Klara Zamenhof” el Vikipedio (CC0), kovrilpaĝo de unu el la numeroj de “Sekso kaj Egaleco”, “Esperanta antologio” – la unua eldono (1958), kovrilpaĝo de “Beletra Almanako 21”