Laborplano donis nur hirtajn harojn

Fabrício Valle, la unua el la viceto da redaktoroj elektitaj de la Fettes-estraro(j), sur la kovrilo de sia unua numero de Esperanto demandis: “UEA… UEA… UEA… Kien vi iros?”. La demando restas aktuala ankaŭ nun, kiam la revuo aperas ĝustatempe kaj malhavas tian filozofiuman karakteron. La respondo tamen daŭre mankas.

Ankoraŭ kelkajn semajnojn antaŭ la kongreso en Seulo, kiam la prezidanto sendis al la komitatanoj estraran kaj financan raportojn, li deklaris: “(…) ni poste sendos plurajn aldonajn labordokumentojn, i.a. pri modernigo de la kotizsistemo, pli travideblaj manieroj trakti la buĝeton, kaj proponojn pri nova Strategia Plano kaj Laborplano.” El tio venis nur la skizo por diskuto pri la nova kotizosistemo kaj la malklara rearanĝo de la buĝeta propono. Nenio pri la strategiaj dokumentoj. Same nenio pri la pliaj ŝanĝoj en la Statuto, promesitaj ankoraŭ en Nitro.

Sed plej okulfrapa estas la manko de la “Strategia Plano kaj Laborplano”. La periodo de la ĝisnuna, kiu antaŭ kvar jaroj rolis kiel elektoprogramo de la Fettes-teamo, ĵus finiĝis kaj mankas novaj direktoj por la asocio. Ĉu mi riproĉas la estraron pri la manko? Neniel. Sufiĉas foliumi la Strategian Laborplanon 2013–2017 por kompreni, ke tiu dokumento ne estas multe pli ol nura peco da papero kun presitaj literoj. Eventuale tuta fasko da papero. Finfine, la amplekso de la plano devus nun roli iel avantaĝe al la estraro: el tiom longa listo da farendaĵoj estas pli facile elskrapi tion aŭ jenon por diri: nu, io tamen estas realigita. Sed ne. Apud la lastjara akuta financa deficito (reale 86.700 eŭroj – ni memoru kaj daŭre memorigu!) regas la “agada deficito” kiun tiom volis eviti la estraranoj.

Unu el la grandaj planoj estis starigo de la nova retejo por kiu la komitato disponigis en 2013 harhirtigan sumon de 100 mil eŭroj. La estraro disponis pri ĉio: la povo, la financaj rimedoj, en la lasta jaro eĉ plene subigita ĝenerala direktoro. Nenio helpis. La retejo uea.org ŝanĝis nur la fasadon – laŭ la skemo ellaborita ankoraŭ antaŭ la Fettes-erao. Kaj krom tio ni ricevis abundeton da mortnaskitaj retejetoj: aktivulo.net, esperanto.center, esperanto.netrevuoesperanto.org. Neniu plu povas orientiĝi inter tiuj paĝoj, sed ne indas eĉ provi – laŭ aspekto, sed precipe laŭ enhavo, ili ne estas interesaj kaj kreas nur falsan impreson de abundo.

Sed kio pri aliaj planoj? Kio pri Tutmonda Inform-Reto, Nitobe-raporto, tutmonda inform-kampanjo pri lingva-kultura diverseco? Kio pri la reta kurso e125? (Intertempe nia lingvo jam 130-jariĝis!) Kio pri la reta kurso pri terminologio? Kio pri la modernigo de la Delegita Reto, la libroserva vendokampanjo? Kaj fine, kio pri la ĉiujara 10%-a kresko de la membronombroj? Mi demandas nur pri kelkaj elektitaj eroj, la tuta strategio konsistas en 36 paĝoj!

Antaŭ ol akcepti novan strategion, la komitato devus postuli de la estraro detalan raporton pri la plenumo de ĉiu unuopa celo el la Strategia Laborplano 2013–2017. Se iu plano ne povis esti realigita, ni devas koni la kialojn – ĉu bremsis la financoj, ĉu manko de laborfortoj en la CO, ĉu kulpas la estraro kiu okupiĝis pri marĝenaj, neplanitaj aferoj (ŝanĝo de la Statuto, sendependigo de TEJO – ve, kiom da tempo kaj atento tio rabis!)? Aŭ eble la Strategia Laborplano estis tro fantazia, kiel iuj atentigis jam en 2013? Ĉiel ajn, sen detala analizo pri la ĝisnuna strategio, mankas bazo por decido pri la nova dokumento.

Por ŝpari la tempon, estus pli facile ĝisdatigi la jarnumerojn kaj fine ekzorgi pri la realigo de la planoj jam faritaj.

Same kiel Barack Obama, la prezidanto de Usono, kiu ricevis la Nobel-premion pri paco antaŭ ol atingi ion ajn, en 2013 Mark Fettes estis elektita la Esperantisto de la Jaro. Tio estis kvazaŭ fido-kredito por la revolucio kiun li tiom entuziasme aŭguris almenaŭ ekde 2012. Li havas ankoraŭ du jarojn, en kiuj li povas pruvi sian taŭgecon por la posteno. En 2019 la komitato kunvenos en Lahtio por elekti novan prezidanton – laŭ art. 34 de la Statuto post la dua oficperiodo Fettes devos retiriĝi el la posteno. La tempo komencas elĉerpiĝi, Mark!

Ilustraĵoj: “Struvelpetro”/Vikipedio; kovrilpaĝo de Esperanto (2014:01)

La teksto aperis samtempe en Libera Folio.

Kio okazos en Esperantujo en 2015?

Ĵus komenciĝis la nova jaro, aparte interesa por la esperantistoj. En 2015 decidiĝos la sorto de UEA, ĉar la estraro devos elekti posteulon de Osmo Buller, la ĝenerala direktoro – kerna posteno por la tuta Esperantujo. Tiu decido pli ol aliaj influos la estontecon de la asocio kaj la movado. Krom tio okazos la jubilea, 100-a Universala Kongreso kaj TEJO donos (aŭ ne?) la ŝancon por okazigi la unuan IJK en Afriko. Kio ankoraŭ atendas tron en 2015?

150101_kio-okazos

La 15-an de decembro 2014, en la Zamenhofa tago, La Ondo de Esperanto anoncis rezulton de la tradicia konkurso “Esperantisto de la Jaro”. La merita laŭreato estas Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI kaj kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo. La oficiala anonco aperos en la januara numero de LOdE kaj la kutima intervjuo en februaro. Tiam pli vasta publiko verŝajne ekscios iom pli pri la aktualaj laboroj en nia instruista asocio. Ankaŭ ĝiaj planoj por la estonteco estas gravaj, ĉefe por tiu proksima – post kelkaj monatoj devus okazi la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, pri kiu dum kelka tempo aŭdiĝis neniuj novaĵoj.

En la sama februara kajero de La Ondo aperos – kiel ĉiujare depost la malapero de Hungara Vivo – resumo pri la libroproduktado en Esperantujo. Kun la furorlisto de la Libroservo de UEA el la marta Esperanto en la manoj eblos juĝi pri la aktuala stato de la Esperanta libromerkato. Laŭ la statistikoj pri la antaŭa jaro la produktado iomete kreskis, sed la vendoj daŭre falas. En la unua kvaronjaro ni scios ĉu la plej grava branĉo de la Esperanto-ekonomio falegas aŭ nur daŭre ŝrumpas. Tiujn datumojn ni ne rajtas neglekti, ĉar la libroj estas esenca parto de la Esperanto-kulturo kaj sen amaseto da novaj interesaj legaĵoj ĉiujare Esperantujo iĝus malpli interesa – same por la esperantistoj, kiel ankaŭ por la potencialaj novuloj. Ni ne lasu nian kulturon forvelki (= aĉetu librojn! kaj laŭeble ankaŭ legu ilin…).

En marto aŭ aprilo devus okazi la estrara kunveno de UEA. En la tagordo certe troviĝos la demando pri la nova ĝenerala direktoro. La emeritiĝontan Osmo Buller estos malfacile anstataŭigi per taŭga homo. La postulataj kvalifikoj kaj kompetentoj ne staras en ekvilibro kun la laborkondiĉoj, kaj la modernigema teamo certe tion bone komprenas. Estas neniuj duboj, ke la pensiiĝo de Buller signifos ne nur personan ŝanĝon en UEA, sed ankaŭ modifon de la nuna strukturo. En 2015 pasos 60 jaroj ekde la translokigo de la Centra Oficejo al Roterdamo kaj espereble la ŝanĝo de la direktoro ne estos okazo por pliaj diskutoj pri translokigo, kiun ni tute ne bezonas.

La estraranoj verŝajne traktos ankaŭ la elekton de kongresurbo de la 102-a UK (2017). Pri la decido ni ekscios eble nur la 1-an de aŭgusto (en la solena fermo de Lillo), sed estus bone por la tuta movado, se oni farus ĝin jam en Roterdamo. Nur ĝi metos finon al la akra konkurado inter Montrealo kaj Seulo, kiu iĝis tute publika kaj transiris al Facebook. Nun Montrealo (804) superis Seulon (665) en la nombro de paĝ-ŝatantoj, sed tio ne nepre influos la finan rezulton. Ankaŭ el la retaj disputoj venas neniuj konkludoj. Neniam antaŭe la streboj iĝi organizanto de UK estis tiom publikaj kiom nun kaj neniam antaŭe ili tiom dividis la esperantistojn. Kelkaj eble ĝojas, ke la decidoprocezo estas pli travidebla, sed la reguloj pri la elekto de kongresurbo fakte ne ŝanĝiĝis kaj la koncernaj Facebook-paĝoj donis nur furaĝon por la klaĉoj kaj malafablaj komentoj en Facebook. Interese, inter la decidantoj estas Mark Fettes (Kanado) kaj Lee Jungkee (Korea Resp.) – du estraranoj de UEA el ambaŭ respektivaj kandidataj landoj.

La Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto estas planita por la 13–16-a de majo, kiel agado de ILEI iniciatita de Mireille Grosjean, ĝia nuna prezidanto kaj Esperantisto de la Jaro 2014. Ĝi eble ne havas ŝancon arigi dekojn da registaraj reprezentantoj, kiuj decidos pri vasta instruado de Esperanto en la publikaj lernejoj, sed ĝi estos bona okazo por prezenti la lingvon kaj movadon al kelkaj diplomatoj kaj ŝtataj reprezentantoj. Ni ne fiksiĝu je eksteraj celoj, sed laŭeble koncentriĝu al nia propra profito. Mi ne malkovros la radon, se mi skribos, ke la plej bona maniero varbi kaj elmontri la utilon de la lingvo estas uzi ĝin.

150101_uk_lilloDe la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto okazos la 100-a Universala Kongreso en Lillo (Francio). Jam nun ĝi vekas pli grandan intereson de esperantistoj ol la UK-oj en la lastaj jaroj. Je la fino de 2014 estis jam 1017 aliĝintoj. Antaŭ ni interesa aranĝo! Ĝi signos ankaŭ du trionojn de la oficperiodo de la nuna estraro kaj estos taŭga momento por resumo pri la ĝisnunaj atingoj kaj takso kiomgrade estas realigita la Strategia Laborplano, la ruĝa libreto de Fettes. Supozeble en Lillo okazos la lastaj interparoloj kun la kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA, aŭ eble eĉ estos fiksita kaj anoncita la nomo de la persono kiu transprenos la postenon en 2016.

150101_ijk_wiesbadenTuj post la UK, de la 2-a ĝis la 8-a de aŭgusto, okazos la 71-a IJK en Wiesbaden (Germanio) – la espero de TEJO post tri malpli grandaj kongresoj (Hanojo 2012, Nazareto 2013, Fortalezo 2014). Ke ĝi sukcesos ripeti la sukceson de Liberec el 2009 verŝajne neniu plu kredas, sed reveno al pli decnombraj IJK-oj estas bonvena. Mi aparte atendas la kulturan kaj movadan partojn de la programo. En la kongreso la komitato de TEJO elektos la novan estraron (por la oficperiodo 2015–2017); la sola certa afero estas foresto de Veronika Poór, kiu jam nun superas la TEJO-aĝon. Pri la konsisto zorgas la trikapa elekta komisiono, kompletigita en decembro 2014 per reta voĉdonado. Ĝis la fino de la jaro al la germana IJK aliĝis 62 personoj.

150101_sat_nitraLa junularan kongreson sekvos la 88-a SAT-Kongreso, kiu ĉi-jare okazos de la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto en Nitro (Slovakio) – la kongresurbo de la 101-a UK en 2016. Tiuj, kiuj ĉeestos la kongreson de SAT havos en la posta jaro unu kialon malpli por veni al la Universala Kongreso, kio povos riveliĝi per subtraho de deko aŭ du dekoj da aliĝintoj al la UK. Optimisto povus konstati, ke temas pri ĝenerala provo antaŭ la pli granda UK… Male ol UEA, SAT jam kongresis en Slovakio (Bratislavo 2004), sed ĉi-foje temas aldone pri la kunlaboro kun E@I, kiu manifestiĝis jam antaŭe en la formo de la reta PIV.

Ĉar la UK ĉi-jare estos eĉ pli grava evento ol kutime, mi esperas, ke ĝi ne restos nerimarkita de Fabrício Valle, la redaktoro de la revuo Esperanto. Ĉu en 2015 la septembra numero denove estos prikongresa, kiel antaŭe, male ol pasintjare, kiam la sudamerika redaktoro apenaŭ donis spacon al la sudamerika UK? Aŭ ĉu en septembro Valle ne plu redaktos la oficialan organon de UEA kaj la legantoj ne plu restos sen bazaj informoj pri la asocia vivo?

Inter septembro kaj novembro devus okazi la unua kunveno de la nova estraro de TEJO. Post la oficperiodo 2013–2015 ĝi heredos la strategion, kiun necesos finrealigi. Tio estos bona gvidlinio kiel agadi. Inter la defioj estos la decido ĉu en 2017 okazigi IJK en Afriko. Tio povas esti glora, historia momento, sed ankaŭ granda kolapso kaj plia hontigo de la junulara asocio. La grundo por tiu kongreso jam estas pretigata kaj ankaŭ la afrika-eŭropa trejnado – en kiu partoprenos la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski – estos plia okazo por esploroj.

La fino de la jaro estos la fina ekzameno por la estraro de Fettes. Tiam nigra-blanke videblos la membronombroj de UEA kaj la realigo de la planita ĉiujara 10%-a kresko de la membraro estos kontrolebla. Ĝis tiam multo povas okazi, precipe lige kun la 100-a UK en Lillo, tial estus malsaĝe taksi nun la ŝancojn surbaze de la membronombroj de 2014. La membronombroj de la 31-a de decembro 2015 estos signifaj ankaŭ el formala vidpunkto, ĉar ili decidos la nombron de la komitatanoj B en UEA (oficperiodo 2016–2019) kaj TEJO (oficperiodo 2016–2018).

Interesa jaro antaŭ ni. Bonŝancon kaj sukceson! Al la esperantistoj – feliĉon, al la gvidantoj – saĝon, kaj al la organizoj – pliajn membrojn kaj monrimedojn!

Ilustraĵoj: “New Year 2015” de animatedheaven/Openclipart (CC0) kaj la kongresaj emblemoj: la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, la 71-a Internacia Junulara Kongreso kaj la 88-a SAT-Kongreso