La plej fidinda

Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Aleksander Korĵenkov. 2-a eld. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. 359 p. ISBN 978-6099-5087-4-0. Prezo: Libroservo de UEA € 27,00; Retbutiko de FEL € 25,76.

Aleksander Korĵenkov faris grandiozan laboron por la biografio de L.L. Zamenhof. En Homarano la faktoj estas bone dokumentitaj. Duonmilo da notoj provizas nin per referencoj kaj aldonaj klarigoj. Kelkaj malveraĵoj ade ripetataj de la esperantistoj trovas ĝustigon sur la paĝoj de la libro. La aŭtoro faris seriozan esploron kaj por la bezonoj de la biografio konsultis plurajn arkivaĵojn, tiujn jam delonge konatajn sed ankaŭ novajn. Danke al tio ni ricevas kelkajn ĝisdatigojn kaj ĝis nun nekonatajn detalojn pri la Zamenhofa vivokuro.

“Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof” – kovrilo

La titolo de la libro estas trafa, adekvata al la enhavo – la internacia lingvo estis por Zamenhof nur unu el la vivostreboj kaj tute ne la plej grava. Oni bone komprenas tion post la tralego, ĉar Korĵenkov ne limigis la rakonton al la lingvaj ambicioj, sed taŭge lokas ilin en la pli vasta perspektivo de la Zamenhofa idearo, precipe lia hilelismo/homaranismo. Laŭ la ĉapitroj la aŭtoro sekvas kaj analizas la evoluon de la opinioj kaj la ŝanĝiĝantan formon de tiu politika-filozofia-religia projekto.

Korĵenkov metas la vivohistorion de la iniciatoro de Esperanto en pli vastan soci-politikan kadron de Rusia Imperio en la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, kio faciligas kompreni iujn okazaĵojn kaj flari la guston de la tempo. Tiu, bedaŭrinde, ofte odoraĉas je furioza antisemitismo, kontraŭ kiu luktas la… “varsovia kuracisto” aŭ – por alfronti la fakton – la judo Zamenhof. Iuj daŭre kaŝas aŭ maskas lian judecon, dum – kiel montras en Homarano la koncernato mem – ĝi estas kerna por la tuta rakonto, kreo de la lingvo kaj kvazaŭ-religiaj konceptoj.

En la libro forestas la kutimaj laŭdoj kaj apologioj je kiuj ofte plenplenas la tekstoj pri D-ro Esperanto. Homarano ne celas (pli) sanktigi “la Majstron” sed nur prezenti objektivajn faktojn, eĉ se tie kaj aliloke ili estas iel malfavoraj al la senmakula famo de la ĉefheroo. La leganto mem konkludu la eksterordinarecon de la Homarano.

Mi trovas ĝena nur la situon de la notoj – publikigitaj en la fino, post la ĉefa teksto anstataŭ piede de la paĝoj al kiuj ili rilatas. Tio malfaciligas konsultadon de la notoj (plejparte bibliografiaj, sed ne sole!), sed ĉar ili estas tiom multaj kaj foje longaj, mi ne povas esti certa ke ŝanĝi ilin al piednotoj faciligus la legadon.

Vivo de Zamenhof (1920) verkita de Edmond Privat kaj Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (1962) de Marjorie Boulton daŭre estas legindaj klasikaĵoj kaj Homarano (2009) forprenas neniom el ilia gloro. Tamen, danke al la novaj ebloj kaj esploroj, kun rigora obeo al la faktoj, la ĉi-lasta estas la plej fidinda. La libro ĵetas novan lumon – ne malgraŭ la paso de la tempo, sed ĝuste pro ĝi. Eĉ se oni legis jam kelkajn Zamenhofajn biografiojn, oni ne hezitu konsumi ankaŭ tiun ĉi de Aleksander Korĵenkov.

Ilustraĵo: Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof (1-a eld., malmola kovrilo), fot. Paweł Fischer-Kotowski