La libroj de la jaro 2017

La jaro 2017 estis avara je novaj Esperanto-libroj. En la lastaj 12 monatoj sur la bretoj de la Libroservo de UEA aperis nur iom pli ol 150 novaj varoj, plejparte libroj. Ne temas nur pri libroj esperantlingvaj. Tiuj, kiuj ne estas en Esperanto, estas tradukoj el Esperanto aŭ ili temas pri la lingvo kaj movado.

Ĉiuj novaj libroj estas menciataj en la rubriko “Laste aperis” de la revuo Esperanto kaj en la samtitola reta novaĵletero. Ĉi-jare la rubriko aperis en 7 numeroj, dum pasintjare la listo publikiĝis 10 fojojn. Eĉ se la kvanto de novaĵoj estas malpli granda, ne nepre estas facile orientiĝi en la merkato. Kiuj interesaj titoloj surmerkatiĝis en 2017? Same kiel pri 2016, mi pretigis subjektivan trarigardon.

Prozo originala

Dum la ĵus finiĝinta jaro surmerkatiĝis tri novaj originalaj romanoj, ĉiuj el la plumoj jam konataj al la publiko. La unua el ili estas Amo inter ruinoj de Trevor Steele, kiu fakte eliris el la presejo ankoraŭ fine de la antaŭa jaro kaj tial portas la jaron 2016 titolpaĝe. Kvankam la intrigo disvolviĝas en la Esperanto-medio de la komencaj 1990-aj jaroj, la titolaj “ruinoj” ne priskribas nian movadon, kiu tiutempe estis pli vigla, sed aludas la disfalantan tiam Sovetunion. La ĉefrolulo estas la aŭstraliano Travis, kio povas pensigi kiomgrade la rakonton diktis la realo. La libro estas verkita en Steele-a stilo, spicita per manpleno da kuraĝaj scenoj.

Ĉe la sama eldonejo aperis fine de 2017 ankaŭ Murdo en la teatro, la sepa krimromano de Ronald Cecil Gates. Li estas sendube nun la plej fekunda aŭtoro de tiu genro en Esperanto. Ĉi-foje la trovita mortinto estas aktoro, kiu baldaŭ devus surscenejiĝi en la universitata teatro. Ankaŭ ĉi tiun fojon la murdiston serĉas la komisaro Roberto Elis, sed verŝajne li bezonis por tio pli da tempo, ĉar la libro, kun 150 paĝoj, estas pli longa ol la antaŭaj verkoj de Gates.

Tute alia estas la tria romano, El ombro de l’ tempo de Sten Johansson, kun psikologiaj ambicioj. En la romano la nuntempo interplektiĝas kun la 1970-aj jaroj. Tiel la bildoj el la juneco de la protagonisto helpas nin kompreni liajn hodiaŭajn sentojn kaj decidojn. Interese kiom aŭtobiografia estas tiu libro, en kiu la ĉefrolulo estas verkisto…

Ne romano, sed ene de la limoj de la rubriko “prozo originala”, estas la libro de Kalle Kniivilä La strato de Tanja. Ĉi tiu nefikcia rakonto, verkita surbaze de dokumentoj kaj rememoroj, pentras historion de unu el la sanktpeterburgaj stratoj en la lasta jarcento. La aŭtoro uzas la 1,5 kilometrojn longan vojon kiel pretekston por rakonti pri la vojo de Sovetio kaj la post-soveta Rusio. Same kiel la tri antaŭaj libroj de Kniivilä, ankaŭ ĝi aperis preskaŭ samtempe en finna, sveda kaj Esperanta eldonoj.

Prozo tradukita

Malofte ni spertas ke iu romano freŝe aperinta nacilingve kaj aprezata de vasta landa publiko, tuj ricevas Esperanto-tradukon. Tiel okazis pri La nigra patrino Tero de Kristian Novak, kiun elkroatigis Josip Pleadin. Alia atentinda traduko estas la galega Memoraĵoj de kampara knabo de Xosé Neira Vilas, kiun esperantigis Suso Moinhos. Ĉi tiu dua eniris la prestiĝan Serion Oriento-Okcidento kun n-ro 53.

Notindas ankaŭ Kara mia homo kaj Mi respondas pri ĉio, la du lastaj volumoj el la trilogio La afero al kiu vi servas de la fama soveta verkisto Jurij German, en la Esperanto-versio de Jurij Finkel.

Poezio

Legu po-ete estas krono de la traduka laboro de Gerrit Berveling. Sur pli ol 400 paĝoj ĝi kolektas liajn disajn poemojn tradukitajn tra la lastaj jardekoj. Jam la titolo sugestas, ke engluto unufoja de la tuto ne eblas.

Por tiuj, kiuj konas Dialogo de Júlia Sigmond, longa enkonduko pri la nova Doloro ne necesas. Originala – tre bela! – E-poemo de Sigmond aperas en kelkdeko da tradukoj (ĉi-foje 54). La tuto en bela formo, kiu igas la eldonaĵon taŭga ideo por donaco. Mi mem ne povas ĝui la tuton, sed laŭ la interparoloj kaj komparoj mi konkludas ke iuj el la tradukoj estas etaj majstroverkoj.

Esperanto-movado

La plej grava primovada libro en 2017 estas sendube Kie miozotas memor’ de Ed Borsboom, kiu eble unuavide ne ŝajnas tia pro sia malgranda formato. Kolekto de trideko da esperantistaj portretoj en mallonga, anekdoteca formo estas io, kio povas ekinteresi eĉ tiujn, kiuj “ĉi tien venis por ebriiĝi…”. Kvankam seriozaj esperantologiaj studoj, ankaŭ biografioj, estas bezonataj – kaj Borsboom mem estas sukcesa sur tiu kampo kun siaj “Vivo”-j de Lanti kaj Cseh – tiu ĉi formo povas atingi pli vastan publikon. Tio ne nur kontribuas al konstruo de komuna fundamento por la esperantistaro (kaj ne nur novuloj!), sed ankaŭ povas sproni al pliaj esploroj kaj legaĵoj pri unuopaj personoj kaj fenomenoj. Nepre rekomendinda!

Lige kun la 100-a mortodatreveno de L.L. Zamenhof UEA edonis Zamenhof en Varsovio de Roman Dobrzyński, Esperanto-version de la pollingva originalo eldonita samjare. La libro pretendas esti samtempe iom gvidlibro pri Varsovio, iom historia verko pri la urbo, iom pri Zamenhof mem. La aŭtoro nenecese serĉas polecon de D-ro Esperanto.

Alia libro kiun mi klasis primovada, kvankam ĝia teamo estas iom pli vasta, estas biografio pri “eksterordinara homo” (eĉ laŭ la subtitolo) Francisko Valdomiro Lorenz, verkita en la ĉeĥa de Vlastimil Novobilský (E-traduko de Margit Turková). Omaĝe al Tibor Sekelj estas kolekto de kvar prelegoj prezentitaj en la samtitola seminarieto en Bjelovar en oktobro 2016.

Reeldonoj

La eldonejoj Libro-Mondo kaj Fonto daŭrigas laŭdindan reeldonan agadon. Ĉe la unua reaperis interalie la versdramo de Geraldo Mattos, Ivan la Sesa. La originala tragedio eldoniĝis unuafoje en 1953 kaj estis tre avangarda por sia tempo.

Aliaj reeldonoj de originalaĵoj estas Karlo de Edmond Privat – per ĉi tiu 16-a el la oficialaj eldonoj la rakonto certigas al si la unuan lokon inter la plej ofte reeldonitaj Esperantaj beletraĵoj. Ĝi ja estas konata al preskaŭ ĉiuj esperantistoj, verkita en facila lingvaĵo kaj legata kutime tre frue post la unua kurso. Nun por la unua fojo en iom arta eldono, kun malmola kovrilo.

Sur la merkaton revenis ankaŭ Printempo en la aŭtuno de Julio Baghy, kiu laŭ la intencoj de la eldoninto, malfermas novan eldonserion, en kiu aperos la tuta verkaro de Paĉjo – fakte tiu, kiu legigis la vastajn tavolojn de esperantistoj en la 1930-aj jaroj kaj ĝis nun restas aŭtoro ŝatata kaj konata en nia komunumo, eĉ por tiuj, kiuj ne aparte interesiĝas pri literaturo.

La fama traduko de la pola Faraono de Bolesław Prus en la plenumo de Kazimierz Bein fermas la liston de la reeldonoj de Fonto de la verkoj de Kabe. Ankaŭ nun la rakonto pri malnova Egiptio aperas en tri volumoj, kvankam aspekte pli modestaj ol la antaŭaj du eldonoj, kun kovrilpaĝoj laŭ la stilo de la fruaj 1990-aj jaroj. Tamen, ĝi ja estas interesa por iu, kiu ne volas aŭ ne povas legi ĝiajn polvokovritajn antaŭulojn (la lasta el 1957).

La eldonejo Riveroj rehavigis al ni la novelaron Pri arto kaj morto de nia plej fama japana literaturisto, Miyamoto Masao. Temas pri represo de la kolekto de nefikciaj originalaj rakontoj el 1967. Atentinda ne nur pro la “ekzotikeco” de la aŭtoro, la ĉefa reprezentanto de la Oriento en la Esperanto-literaturo, sed ankaŭ pro ĝiaj artaj valoroj. Alia orientaĵo estas kolekto de noveloj, kiun Korea E-Asocio aperigis lige kun la 102-a UK en Seulo. Nome, la koreaj samideanoj pretigis duan eldonon de la interesa Korea antologio de noveloj.

Pro kronikista devo mi menciu ankaŭ la reeldonojn de la astronomia manlibro La kosmo kaj ni de la duopo David Galadí-Enríquez – Amri Wandel, kaj de la brila eseo de Claude Piron Psiĥaj reagoj al Esperanto, kiu verŝajne nur pro la fantazio de la eldoninto ricevis novan ortografion (origine: Psikologiaj reagoj…). Estas io perversia en “bonlingvigo” de la titolo donita de iu, kiu aŭtoris La bona lingvo… La 55-paĝa pironaĵo enhavas ankaŭ la eseon Afazio kaj du aliajn lingvorilatajn tekstojn.

Faka literaturo kaj (inter)lingvistiko

Da fakaj verkoj ne venis abundo. Krom la tradicia IKU-libro, ĉi-jare eldonita sur luksa, peza papero, kun malmola kovrilo (tute netaŭge por tia libro, kun same netaŭga prezo), venis ankaŭ Elektitaj tekstoj pri internacia juro de Ivo Lapenna. Temas pri kvardeko da tekstoj publikigitaj en la jaroj 1949–1992 tra la gazetaro, nun kolektitaj kaj eldonitaj unuvolume kaj tiel pli facile konsulteblaj.

El la kampo (inter)lingv(istik)a menciindas nur la eldonaĵoj de André Cherpillod. Precipe la kolekto Promenante tra la lingvoj…, en kiu la aŭtoro malkovras plej diversajn strangaĵojn kaj mirindaĵojn de niaj lingvoj, sed ankaŭ la broŝuro Universalglot pri la unua planlingvo de natureca tipo el 1868 kaj lia traduko de la 35-paĝa lernolibreto Okcidentalo en kvin lecionoj.

Vortaroj kaj terminaroj

La nove aperintaj vortaroj estas la serba-Eo (27 mil kapvortoj), Eo-vjetnama (10 mil kapvortoj, abundaj ekzemploj) kaj Eo-ĉeĥa (16 mil kapvortoj). Krome, aperis Rekomendata terminaro Eo-angla kaj angla-Eo por tradukantoj de oficialaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj, kompilita de Humphrey Tonkin kaj Victor Sadler. La nomoj de la aŭtoroj sufiĉu kiel recenzo pri ĝia kvalito – nepre havenda por ĉiu, kiu en nia movado serioze okupiĝas internacinivele pri eksteraj rilatoj.

Alilingvaj libroj

El la novaj libroj en la roterdama libroservo, kiuj ne estas en Esperanto, la plej grava estas la anglalingva eldono de La danĝera lingvo (Dangerous Language) de Ulrich Lins en la traduko de Humphrey Tonkin. Iom kosta (ĉi-jare ĝi okupas la unuan lokon en la listo de la plej multekostaj: € 192,30!), bele eldonita ĉe neesperantista eldonejo, en du volumoj. Tiu libro ebligas iom komprenigi la Esperanto-movadon al neesperantistaj sciencistoj. Mi supozas, ke malmultaj emos aĉeti ĝin kaj meti poste sur la propran librobretaron, sed se vi havas la komforton libere elspezi tiujn ducent eŭrojn, eble konsideru fari donacon por iu proksima al vi universitata aŭ alia scienca biblioteko?

Alia bombo estas la germana traduko de Tur-strato 4 (Turmstrasse 4), verkita de Hans Weinhengst kaj tradukita de Christian Cimpa. Ne ofte aperas nacilingvaj tradukoj de niaj originalaj romanoj kaj tiun germanigon de verko el 1934 oni tute ne atendus. Tamen, la tradukinto sukcesis konvinki la eldonejon aperigi la tradukon kaj la rezulto estas admirinda. Mi mem ne konas la germanan, sed de aliaj mi aŭdis nur laŭdojn pri la lingvaĵo. La aspekto estas modela. Ho, se niaj Esperanto-libroj povus aperi tiel bele eldonitaj!

La specie bambina estas itala traduko de la ĉefverko de William Auld el la plumo de Nicolino Rossi. Kiom malfacile tradukebla estas La infana raso scias ĉiu, kiu almenaŭ trafoliumis la libron. Pri la rezulto mi ne kompetentas juĝi, sed mi instigas niajn italajn samideanojn ĝui la verkon. Aldonan legoplezuron devus certigi la spegulpaĝa preso de la originala teksto en Esperanto.

Aliaj

Atenton meritas ankaŭ la 100-a numero de Informilo por Interlingvistoj. La jubilea eldono de tiu bulteno konsistas sole el la indekso de la ĝisnuna enhavo, kompilita de Ino Kolbe kaj Till-Dietrich Dahlenburg. Eĉ se oni ne havas la tutan kolekton ekde 1992, kun la indekso oni povas almenaŭ orientiĝi ĉu indas serĉi la bezonatajn informojn kaj en kiuj numeroj. Cetere, estas ĝojige ke post la morto de la fondinto kaj unua redaktoro, Detlev Blanke, troviĝis personoj, kiuj daŭrigas eldonadon de tiu kvaronjara publikaĵo.

Inter la menciindaj libroj el 2017 estas ankoraŭ la nova eldono Pasporta Servo, kiu revenis en la presita formo post 6-jara paŭzo. Eĉ se ĝi enhavas diversajn misteraĵojn el la tipo de Jarlibro 2017, pro la nunaj cirkonstancoj ĝi estas laŭdinda jam pro la fakto mem ke ĝi entute aperis.

La fama lernolibro de Stano Marček, Esperanto per rekta metodo, ĉi-jare ricevis tradukojn en la latva kaj araba lingvoj kaj estas jam certe lernolibro nesuperebla de iu ajn alia per nombro de tradukoj. Precipe al tiu lasta mi deziras merkatan sukceson, al kiu certe multe kontribuos Renato Corsetti.

La Libroservo de UEA estas la plej granda librovendejo en Esperantujo. La individuaj membroj de UEA povas ricevi 10%-an rabaton. La sendokostoj estas 10% de la mendosumo, sed ne malpli ol € 5,00. Por la klientoj el Eŭropa Unio validas aldonvalora imposto de 6%.

Ilustraĵoj: kovrilpaĝoj el la Katalogo de UEA, emblemo de la Katalogo de UEA

La teksto aperis samtempe en Libera Folio.
Legu ankaŭ mian resumon pri la antaŭa jaro: La libroj de la jaro 2016.

Kio okazos en Esperantujo en 2015?

Ĵus komenciĝis la nova jaro, aparte interesa por la esperantistoj. En 2015 decidiĝos la sorto de UEA, ĉar la estraro devos elekti posteulon de Osmo Buller, la ĝenerala direktoro – kerna posteno por la tuta Esperantujo. Tiu decido pli ol aliaj influos la estontecon de la asocio kaj la movado. Krom tio okazos la jubilea, 100-a Universala Kongreso kaj TEJO donos (aŭ ne?) la ŝancon por okazigi la unuan IJK en Afriko. Kio ankoraŭ atendas tron en 2015?

150101_kio-okazos

La 15-an de decembro 2014, en la Zamenhofa tago, La Ondo de Esperanto anoncis rezulton de la tradicia konkurso “Esperantisto de la Jaro”. La merita laŭreato estas Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI kaj kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo. La oficiala anonco aperos en la januara numero de LOdE kaj la kutima intervjuo en februaro. Tiam pli vasta publiko verŝajne ekscios iom pli pri la aktualaj laboroj en nia instruista asocio. Ankaŭ ĝiaj planoj por la estonteco estas gravaj, ĉefe por tiu proksima – post kelkaj monatoj devus okazi la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, pri kiu dum kelka tempo aŭdiĝis neniuj novaĵoj.

En la sama februara kajero de La Ondo aperos – kiel ĉiujare depost la malapero de Hungara Vivo – resumo pri la libroproduktado en Esperantujo. Kun la furorlisto de la Libroservo de UEA el la marta Esperanto en la manoj eblos juĝi pri la aktuala stato de la Esperanta libromerkato. Laŭ la statistikoj pri la antaŭa jaro la produktado iomete kreskis, sed la vendoj daŭre falas. En la unua kvaronjaro ni scios ĉu la plej grava branĉo de la Esperanto-ekonomio falegas aŭ nur daŭre ŝrumpas. Tiujn datumojn ni ne rajtas neglekti, ĉar la libroj estas esenca parto de la Esperanto-kulturo kaj sen amaseto da novaj interesaj legaĵoj ĉiujare Esperantujo iĝus malpli interesa – same por la esperantistoj, kiel ankaŭ por la potencialaj novuloj. Ni ne lasu nian kulturon forvelki (= aĉetu librojn! kaj laŭeble ankaŭ legu ilin…).

En marto aŭ aprilo devus okazi la estrara kunveno de UEA. En la tagordo certe troviĝos la demando pri la nova ĝenerala direktoro. La emeritiĝontan Osmo Buller estos malfacile anstataŭigi per taŭga homo. La postulataj kvalifikoj kaj kompetentoj ne staras en ekvilibro kun la laborkondiĉoj, kaj la modernigema teamo certe tion bone komprenas. Estas neniuj duboj, ke la pensiiĝo de Buller signifos ne nur personan ŝanĝon en UEA, sed ankaŭ modifon de la nuna strukturo. En 2015 pasos 60 jaroj ekde la translokigo de la Centra Oficejo al Roterdamo kaj espereble la ŝanĝo de la direktoro ne estos okazo por pliaj diskutoj pri translokigo, kiun ni tute ne bezonas.

La estraranoj verŝajne traktos ankaŭ la elekton de kongresurbo de la 102-a UK (2017). Pri la decido ni ekscios eble nur la 1-an de aŭgusto (en la solena fermo de Lillo), sed estus bone por la tuta movado, se oni farus ĝin jam en Roterdamo. Nur ĝi metos finon al la akra konkurado inter Montrealo kaj Seulo, kiu iĝis tute publika kaj transiris al Facebook. Nun Montrealo (804) superis Seulon (665) en la nombro de paĝ-ŝatantoj, sed tio ne nepre influos la finan rezulton. Ankaŭ el la retaj disputoj venas neniuj konkludoj. Neniam antaŭe la streboj iĝi organizanto de UK estis tiom publikaj kiom nun kaj neniam antaŭe ili tiom dividis la esperantistojn. Kelkaj eble ĝojas, ke la decidoprocezo estas pli travidebla, sed la reguloj pri la elekto de kongresurbo fakte ne ŝanĝiĝis kaj la koncernaj Facebook-paĝoj donis nur furaĝon por la klaĉoj kaj malafablaj komentoj en Facebook. Interese, inter la decidantoj estas Mark Fettes (Kanado) kaj Lee Jungkee (Korea Resp.) – du estraranoj de UEA el ambaŭ respektivaj kandidataj landoj.

La Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto estas planita por la 13–16-a de majo, kiel agado de ILEI iniciatita de Mireille Grosjean, ĝia nuna prezidanto kaj Esperantisto de la Jaro 2014. Ĝi eble ne havas ŝancon arigi dekojn da registaraj reprezentantoj, kiuj decidos pri vasta instruado de Esperanto en la publikaj lernejoj, sed ĝi estos bona okazo por prezenti la lingvon kaj movadon al kelkaj diplomatoj kaj ŝtataj reprezentantoj. Ni ne fiksiĝu je eksteraj celoj, sed laŭeble koncentriĝu al nia propra profito. Mi ne malkovros la radon, se mi skribos, ke la plej bona maniero varbi kaj elmontri la utilon de la lingvo estas uzi ĝin.

150101_uk_lilloDe la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto okazos la 100-a Universala Kongreso en Lillo (Francio). Jam nun ĝi vekas pli grandan intereson de esperantistoj ol la UK-oj en la lastaj jaroj. Je la fino de 2014 estis jam 1017 aliĝintoj. Antaŭ ni interesa aranĝo! Ĝi signos ankaŭ du trionojn de la oficperiodo de la nuna estraro kaj estos taŭga momento por resumo pri la ĝisnunaj atingoj kaj takso kiomgrade estas realigita la Strategia Laborplano, la ruĝa libreto de Fettes. Supozeble en Lillo okazos la lastaj interparoloj kun la kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA, aŭ eble eĉ estos fiksita kaj anoncita la nomo de la persono kiu transprenos la postenon en 2016.

150101_ijk_wiesbadenTuj post la UK, de la 2-a ĝis la 8-a de aŭgusto, okazos la 71-a IJK en Wiesbaden (Germanio) – la espero de TEJO post tri malpli grandaj kongresoj (Hanojo 2012, Nazareto 2013, Fortalezo 2014). Ke ĝi sukcesos ripeti la sukceson de Liberec el 2009 verŝajne neniu plu kredas, sed reveno al pli decnombraj IJK-oj estas bonvena. Mi aparte atendas la kulturan kaj movadan partojn de la programo. En la kongreso la komitato de TEJO elektos la novan estraron (por la oficperiodo 2015–2017); la sola certa afero estas foresto de Veronika Poór, kiu jam nun superas la TEJO-aĝon. Pri la konsisto zorgas la trikapa elekta komisiono, kompletigita en decembro 2014 per reta voĉdonado. Ĝis la fino de la jaro al la germana IJK aliĝis 62 personoj.

150101_sat_nitraLa junularan kongreson sekvos la 88-a SAT-Kongreso, kiu ĉi-jare okazos de la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto en Nitro (Slovakio) – la kongresurbo de la 101-a UK en 2016. Tiuj, kiuj ĉeestos la kongreson de SAT havos en la posta jaro unu kialon malpli por veni al la Universala Kongreso, kio povos riveliĝi per subtraho de deko aŭ du dekoj da aliĝintoj al la UK. Optimisto povus konstati, ke temas pri ĝenerala provo antaŭ la pli granda UK… Male ol UEA, SAT jam kongresis en Slovakio (Bratislavo 2004), sed ĉi-foje temas aldone pri la kunlaboro kun E@I, kiu manifestiĝis jam antaŭe en la formo de la reta PIV.

Ĉar la UK ĉi-jare estos eĉ pli grava evento ol kutime, mi esperas, ke ĝi ne restos nerimarkita de Fabrício Valle, la redaktoro de la revuo Esperanto. Ĉu en 2015 la septembra numero denove estos prikongresa, kiel antaŭe, male ol pasintjare, kiam la sudamerika redaktoro apenaŭ donis spacon al la sudamerika UK? Aŭ ĉu en septembro Valle ne plu redaktos la oficialan organon de UEA kaj la legantoj ne plu restos sen bazaj informoj pri la asocia vivo?

Inter septembro kaj novembro devus okazi la unua kunveno de la nova estraro de TEJO. Post la oficperiodo 2013–2015 ĝi heredos la strategion, kiun necesos finrealigi. Tio estos bona gvidlinio kiel agadi. Inter la defioj estos la decido ĉu en 2017 okazigi IJK en Afriko. Tio povas esti glora, historia momento, sed ankaŭ granda kolapso kaj plia hontigo de la junulara asocio. La grundo por tiu kongreso jam estas pretigata kaj ankaŭ la afrika-eŭropa trejnado – en kiu partoprenos la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski – estos plia okazo por esploroj.

La fino de la jaro estos la fina ekzameno por la estraro de Fettes. Tiam nigra-blanke videblos la membronombroj de UEA kaj la realigo de la planita ĉiujara 10%-a kresko de la membraro estos kontrolebla. Ĝis tiam multo povas okazi, precipe lige kun la 100-a UK en Lillo, tial estus malsaĝe taksi nun la ŝancojn surbaze de la membronombroj de 2014. La membronombroj de la 31-a de decembro 2015 estos signifaj ankaŭ el formala vidpunkto, ĉar ili decidos la nombron de la komitatanoj B en UEA (oficperiodo 2016–2019) kaj TEJO (oficperiodo 2016–2018).

Interesa jaro antaŭ ni. Bonŝancon kaj sukceson! Al la esperantistoj – feliĉon, al la gvidantoj – saĝon, kaj al la organizoj – pliajn membrojn kaj monrimedojn!

Ilustraĵoj: “New Year 2015” de animatedheaven/Openclipart (CC0) kaj la kongresaj emblemoj: la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, la 71-a Internacia Junulara Kongreso kaj la 88-a SAT-Kongreso