La malrevolucio

“Admono al la membraro: UEA en danĝero de malintegriĝo”. Precize antaŭ 43 jaroj en la revuo Esperanto aperis la fama “aprila artikolo” de Ivo Lapenna. Ĉu ankaŭ en 2017 la aprila numero skuos la movadon kaj – nomen omen – heroldos iun novan komencon?

Se la ĉielo falus al la tero, birdokaptado estus facila afero.
(Zamenhofa proverbo)

Post pli ol unujara baraktado Esperanto rekaptas la akuratecon. La 21-an de marto aperis la unua numero de la nova redaktora paro Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. La redaktora ŝanĝo ne estas okulfrapa, kun escepto de la revua emblemo, kiu ricevis plumpan majusklon ĉe la komenco. Ĝenerale – enhave kaj grafike – konstateblas daŭrigo de la ĝisnuna linio. Ĉiu mem decidu, ĉu temas pri plendo (mi esperis pli!) aŭ laŭdo (ne okazis nova katastrofo!).

Unu el la ĉefaj zorgoj de Fabricío Valle, kiu deĵoris kiel redaktoro ekde januaro 2014 ĝis aprilo 2016, estis manko de kunlaborantoj. Li plurfoje plendis pri nekontribuemo de la esperantistoj. Tiun zorgon ŝajne ne havas la novaj geredaktoroj, ĉar en sia unua “Malferme” ili optimisme asertas:

Malgraŭ opinioj de skeptikuloj, Esperanto havas propran kulturon, kiu estas unika kaj internacia. Ĝi ĉiutage generas amason da informoj: afiŝoj en sociaj retoj, bildojn, fotojn, tekstojn, librojn, kantojn, filmojn kaj multon alian. En ĉi tiu lavango aperas amasego da bonkvalita kaj interesa enhavo.

Se la materialo ne mankas, kial dediĉi plenan paĝon por la artikolo pri la… neologismoj en la evea? Mi ne neas la gravecon de la lingvo uzata de tri milionoj da homoj en Ganao kaj Togolando, sed la temo ne taŭgas por Esperanto. Mi jam antaŭtimas kiujn tekstojn oni publikigos en tiu nova rubriko “Afriko brilas”. Aŭ ĉu eble temas pri plia revua efemeraĵo al kiuj ni estas kutimigataj ekde 2014?

Tiu problemo tuŝas unu el miaj atendoj por la novaj geredaktoroj – ke oni trankviligos la revuon, ke ĝi (re)ricevos sian ordon: konstantaj rubrikoj, grafika ekvilibrigo, kohereco ene de la numero kaj inter la numeroj… Pri tio mi perdis la esperon post la intervjuo kiun Ŝevĉenko kaj Striganova donis al la Pola Retradio. Striganova deklaris tie:

Ni planas fari ĉiun sekvan numeron alia, do ni tre volas ke ili ne estu samaj kaj eĉ samstilaj. Mi nun tre zorgas pri nia unua kovrilpaĝo. Mi ne povas rakonti kia ĝi estas, sed ĝi jam estas preta kaj ni tre esperas ke ĝi estos almenaŭ originala.

“Ke ili ne estu samaj kaj eĉ samstilaj…” Tio ne nur ne havas sencon, sed ankaŭ estas apenaŭ ebla. Enpaĝigo de revuo estas temporaba tasko kaj pretigo de nova stilo por ĉiu sekva numero estas fizike neebla. Ĉu Striganova intertempe jam ekkonsciis pri tio? Ŝia unua numero aspektas kiel deko da ĝiaj antaŭuloj. Tamen, en tiu stranga deklaro mi trovas konsolon, ke eble ne ĉiun kovrilpaĝon ornamos “orginala” infaneca desegnaĵo, kian oni prezentis en la premiera numero de la paro. Cetere, malveras la aserto el la Gazetaraj Komunikoj, ke “unuafoje en la historio” la revuo havos du redaktorojn, ĉar en 1986 kelkajn tute kontentigajn numerojn aperigis la duopo Buller-Fettes, post subita demisio de Geoffrey Sutton.

En la sama radio-intervjuo Ŝevĉenko prilumas la planojn rilate la redaktopolitikon:

Ni ne povas nun ĉion malkaŝi, ĉar estas diversaj – kompreneble – kaj sekretoj, kaj surprizoj – mi esperas – por legantoj. Ni strebas fari revuon sufiĉe interesa por legantoj. En nuna interreta mondo ne estas iu senco fari novaĵajn paperajn revuojn, ĉar ili tuj malaktualiĝas kaj homoj tuj ricevas informojn jam en la reto. Do, ni strebos pli koncentriĝi je ne-novaĵaj informoj, kiuj estas interesaj kaj kiujn en reto estas neeble trovi aŭ tre malfacile trovi.

Pri la sekretoj kaj surprizoj malfacilas komenti, sed la publikiga kriterio – ne aktualaĵoj, sed unuavice interesa “temporezista” enhavo – estas prava, nur ĝia realigo povas evidentiĝi poste pli defia. Apud la papera kaj elektronika versioj de la revuo, la geredaktoroj disponos pri la ĵus lanĉita revua retejo, kiu povus transpreni, eventuale nur parte, la aktualaĵojn. Ĝi povus ankaŭ enhavi pli longajn artikolojn, por kiuj mankis spaco sur la papero.

Jam en la marta numero (p. 51) la provizora redaktoro Stefan MacGill resendis al tiu retejo por konsulto de la libroserva furorlisto. Ĝis 2015 ĝi ĉiam aperis en la revuo, plej ofte kun klariga komento. Ĉi-jare ni trovis tie nur liston de dek plej furoraj titoloj kaj ĝuste la resendon al la retejo – por tiuj, kiuj ŝatus scii pli. En la retejo la furorlisto mankas. Ĉi-momente troveblas tie nur du tekstoj – verkita de Ŝevĉenko artikolo kiu aperas papere kaj favora recenzo pri libro… eldonita de lia propra eldonejo. La nuna UEA plian fojon defias la problemon de intereskonflikto. Plian fojon malsukcese.

Kiel en ĉiu aprila numero, ankaŭ ĉi-jare aperas la membrostatistiko pri la antaŭa jaro. La akompana komento, iom stumbla kaj bedaŭrinde nesubskribita, prisilentas i.a. la nombron de pagitaj abonoj. Tuj antaŭ la ekmovo de la redaktora karuselo en 2013, la legantaro forte superis tri mil (3131 pagitaj abonoj en 2012), sed ĉi-jare la psikologia limo ricevas trionan rabaton – en 2016 Esperanto havis 2267 pagitajn abonojn kaj estas dubinde ĉu fine de 2017 oni sukcesos atingi almenaŭ du mil. Pri la lastjara falo de 442 (-16,3% en unu jaro) kunkulpas ankoraŭ la unua jarkolekto de Valle, la malkontento pri la plena de malfruoj jarkolekto de Valle-Kaszás speguliĝos nur ĉi-jare. Kaszás prognozis 10%-an kreskon, sed videble temos pri minimume egalvalora malkresko.

Eĉ se la aprila numero ne igis min aplaŭdi, mi ne povas kaŝi mian admiron al la geredaktoroj, ĉar ili akceptis transpreni la revuon en tre malfacila momento. Ĝia estonteco kuŝas nun en iliaj kvar manoj. Kun intereso mi sekvos la evoluon. Sukceson!

Ilustraĵo: kovrilpaĝo de Esperanto (2017:04)

La teksto aperis poste ankaŭ en Libera Folio.

Antaŭrigarde al 2017

En la resumoj similaj al ĉi tiu oni emas skribi, ke temas pri “speciala jaro”. Kiam mi prognozis la okazaĵojn de 2015, mi skribis ke la jaro iĝos “aparte interesa”. Tiujn esprimojn mi ŝatus eviti, sed ankaŭ ĉi-foje la tento estas granda. En 2017 la ĉiam pli profunde enkriziĝanta UEA daŭrigos la procezon de statutŝanĝoj kaj la sendependiĝinta TEJO por la unua fojo kongresos en Afriko. Gravaj ŝanĝoj tuŝos almenaŭ tri gravajn E-revuojn: unu ĉesigas paperan eldonon, du aliaj ricevos novan redaktoron kaj unu el ili ankaŭ eldonanton.

2017

Jam komence de la jaro malaperos, ne priplorate, la socia retejo Ipernity. Antaŭ ne tiom longe – se ankaŭ mi povas memori tion – ĝi estis la interreta centro de esperantistoj. Lanĉite en 2006, nur du jarojn post Facebook, ĝi rapide disvolviĝis. Pro la frua enkonduko de la esperantlingva versio ĝi gajnis favoron de esperantistoj. Kreiĝis tie abundo da Esperantaj grupoj, paĝoj kaj profiloj. Iom post iom la interesiĝo pri Ipernity ŝrumpis kaj la merkato de sociaj retejoj ekhavis siajn grandulojn kiel Facebook, Twitter aŭ Instagram, kien migris ankaŭ esperantistoj. La aliaj retejoj marĝeniĝis aŭ eĉ malaperis – kiel nun Ipernity, kiu ne trovis financadon. Kelkaj provoj starigi apartan socian retejon por esperantistoj ne evidentiĝis sukcesaj. Surbaze de tiuj spertoj ne estas facile taksi kiel – se entute – oni rememoros post deko da jaroj la hodiaŭ tre popularajn retejon Duolingo kaj aplikaĵon Telegram. Tute egale ili povos iĝi la Facebook de la lingvolernado, respektive rapida komunikado. Sed ili povos ankaŭ malaperi – same ne priplorate kiel Ipernity.

Oni ne povas taksi la gravecon de unuopaj iniciatoj laŭ la hodiaŭa entuziasmo. Verŝajne multaj el tiuj, kiuj donacis jam pli ol 25 mil eŭrojn por la nova aplikaĵo Amikumu, ne memoras, ke Amikumu jam ekzistis – en la jaroj 2007–2008 ĝi funkciis kiel interkona retejo por esperantistoj kaj estis misfama pro tio, ke ĝi ofte paneis. Nun ĝi estas parto de la historio, tiu historio pri kiu oni ne instruos en la Esperanto-kursoj.

Samtempe kun Ipernity malaperas ankaŭ La Ondo de Esperanto tia kia ni ĝin konas – unu el la plej gravaj Esperanto-revuoj ĉesigos la paperan eldonon kaj ekde januaro 2017 aperos nur elektronike (kiel PDF kaj ePub). Similan paŝon fine de 2012 faris la fama usona Newsweek. Iom tro frue ĝi anoncis la “morton de papero”, ĉar jam unu jaron poste la eldonejo devis rekonsideri sian decidon kaj ekde marto 2014 Newsweek denove aperas en kioskoj. Pri simila sorto por La Ondo mi tamen ne faras al mi esperojn. Al la gazeto povus iom helpi la plilongiĝanta marasmo de la revuo Esperanto, sed transpreno de abonantoj iĝas pli defia kiam la revuo aperas nur en la reto.

Ne nur pro la problemoj pri sia oficiala organo UEA pli kaj pli sinkas en krizon. Post la perdo de kvarono el la individuaj membroj en 2016, plia perdo ĉi-jare iĝas malpli verŝajna. Kaj se ĝi okazus, tio ne plu estus harhirtiga, sed kalviga. En la pasinta jaro UEA atingis sian malpinton – tiom malmultajn individuajn membrojn ĝi ankoraŭ ne havis post la dua mondmilito.

La nuna estraro de UEA ne estas bonŝanca se temas pri personaj elektoj. La nova ĝenerala direktoro, kiu enposteniĝis en majo 2016, antaŭ kelkaj semajnoj konfesis en la intervjuo por Ĉina Radio Internacia, ke por la posteno estis kandidatoj pli spertaj ol ŝi. Ankaŭ la laŭvicaj redaktoroj de la revuo Esperanto evidentiĝas maltaŭgaj por tiu rolo – ĝis la 15-a de januaro estas malfermita la alvoko por kandidatoj el kiuj la teamo de Fettes elektos jam sian trian redaktoron. Dume, la oktobra numero atingis la unuajn abonantojn nur fine de decembro. Mankas indikoj pri la novembra kaj decembra numeroj, sed ni scias ke ekde la januara numero provizore redaktoras la vicprezidanto Stefan MacGill.

102-a Univesala Kongreso en SeuloLa subteno por la nuna estraro ĉirkaŭ la 102-a UK en Seulo povos fali same abrupte kiel la membraro. Tiam estos jam evidente ke la kongreso estas eĉ malpli granda ol tiu en Nitro. Ĉi tiu UK markos ankaŭ la finon de la Strategia Laborplano 2013–2017 kaj se iu kuraĝos relegi ĝin, tiu povos nur vaste malfermi la okulojn: ĝi ne estis realigita eĉ dekone, atenta observanto en pluraj kampoj notus malprogreson kompare kun la situacio en 2013 kaj aldone al ĉio ĉi – la estraro dediĉis tre multajn tempon kaj atenton al la aferoj kiuj havas neniun ligon al la asocia strategio. Espereble oni faros en Seulo formalan pritaksadon de tiu Strategio antaŭ ol la komitato ĝoje kaj fide aprobos iun dokumenton por la postaj jaroj. Alia komitata traktindaĵo estos la estrara raporto pri la pasinta jaro, kiu heroldos ne nur drastan ŝrumpon de la membrano, sed ankaŭ tiun de la financoj – estas antaŭvideble ke la deficito en 2016 estos eĉ pli granda ol oni buĝetis kaj ankaŭ ĝi iĝos nova negativa rekordo. Al la ekstraj kostoj kontribuas nun la Volontula Domo, kiu laŭplane jam en 2017 devus doni profiton. Pliajn batojn al la estraro povas kaŭzi konduto de la junulara sekcio – ĝi ĵus amike ekrilatis kun la Esperanta Civito kaj estas malfacile antaŭvidi kiujn paŝojn ĝi entreprenos poste. Ĝi ja iĝis sendependa.

Ĉu en tiuj cirkonstancoj la komitatanoj daŭre fidos la estraron? Ĉu ili donos verdan lumon por pliaj “renovigoj” kaj “modernigoj”, inter kiuj ankaŭ la daŭrigo de statutaj ŝanĝoj?

Se temas pri TEJO, la situacio ne estas multe pli bona. Provizore almenaŭ finance ĝi bone elturniĝas – per subvencioj kaj subteno de UEA. Pliajn groŝojn portis ne nur la plialtigo de la aĝlimo al 35 jaroj, sed ankaŭ la enkonduko de la regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO. Laŭdire ĝi celis firmigi la rilaton inter la du organizaĵoj en la periodo post la sendependiĝo de TEJO, sed ĝi fakte starigis pli favorajn kondiĉojn por la junulara sekcio. Krome, la konstruo de la regularo praktike malebligas nuligi ĝin iam en la estonteco. Kvazaŭ tio ne jam sufiĉus, UEA aĉetis la Volontulan Domon – kaj kvankam ĝi estos posedaĵo de UEA, la Asocio havos el ĝi precipe kostojn, dum la profiton gajnos TEJO, kiu havos lokon por ankrigi siajn volontulojn kaj oficistojn. Ili estas tiom amasaj, ke ili konsistigas nun 5% de la individua membraro.

73-a Internacia Junulara Kongreso en Aneho – emblemoEstas tamen almenaŭ io bona por mencii. En 2017 por la unua fojo Internacia Junulara Kongreso okazos en Afriko – en Aneho (Togolando). Tiun atingon oni malpli ŝuldas al la nuna estraro ol al Łukasz Żebrowski – la eksa prezidanto de TEJO, kiu post la prezidantiĝo de Michael Boris Mandirola en 2015 troviĝas ekster la gvidorganoj de TEJO. En 2016 Żebrowski estis dungita kiel merkatikisto kaj eble nur per tiu movo oni savis la afrikan kongreson.

Ankaŭ alia pozitiva evoluo en TEJO – atendata por 2017 nova papera eldono de Pasporta Servo – okazas ne dank’ al la nunaj gvidantoj, sed malgraŭ ili. Mandirola plurfoje esprimis sian malfavoran opinion pri tiu servo kaj la komitata decido daŭrigi kaj evoluigi ĝin kadre de TEJO. La fakto, ke por la nova eldono ni devas atendi ses jarojn, ŝuldiĝas certagrade ĝuste al li kaj lia insista bagateligado de la afero en la komitato kaj estraro. Tiom pli gratulon al Baptiste Darthenay kaj Eszter Besenyei-Merger (Stela) kiuj proksimigas la celon al ĝia realigo.

Kiam Mark Fettes parolas pri ekzemplodona agado de TEJO, li verŝajne celas siajn vortojn serioze. Lia estraro ja sekvas la ekzemplon de TEJO, eĉ kiam ĝi estas klare malbona kiel en la kazo de la membronombro, kiun TEJO hermetike kaŝas, aŭ la Strategia plano, kiun ĝi unue distrumpetis kaj poste prisilentas.

Se temas pri la membronombroj de TEJO, ili ne estas io per kio oni povus laŭdi la organizaĵon. Eĉ male, la prezidanto malkonsentas publike paroli pri la afero pro la timo ke eŭropuniaj instancoj povus ekkoni la veron. La situacio same aspektas pri la realigo de la Strategia plano 2014–2017 – tio, kio estis pene ellaborita de la Żebrowski-teamo, estas nun same serioze prifajfata de Mandirola.

Propraj eraroj devigis TEJO-n dungi tutan gregon da oficistoj por la lastaj kvar monatoj de 2016. Ilia laboro portis malmultajn rezultojn – du monatojn daŭris la enpostenigo kaj ankaŭ poste la oficistoj raportis ke inter iliaj oficaj okupoj estas prizorgado de la dungo-formalaĵoj antaŭ la nederlandaj instancoj. Tio, kompreneble, ne estas ilia kulpo, sed rezulto de malbona mastrumado de la organizaĵo.

En 2017 ni devus aŭdi pli multe pri Korea Respubliko kaj la tiea Esperanto-movado. Krom la 102-a Universala Kongreso, okazos tie ankaŭ la 50-a Kongreso de ILEI. Ĝi estos 50-a laŭvice, sed fakte la unua kun tiu nomo. Antaŭe temis pri ILEI-Konferencoj. Sian nomon ne ŝanĝos tamen la SAT-Kongreso, kiu en Seulo okazos por la 90-a fojo, sed ankaŭ ĝi estos iusence unua – por la unua fojo en Azio. SAT kongresas precipe en Eŭropo, ĝis nun ĝi kunvenis ekster la kontinento nur du fojojn: en Kanado (1973) kaj Brazilo (1988). En ambaŭ okazoj ĝi havis malpli da kongresanoj ol en tiutempaj kongresoj en Eŭropo, sed en 2017 ripetiĝo de iu el tiuj nombroj – 208, respektive 128 – certe markus la kongreson tre sukcesa.

Fabrício Valle, la eksa redaktoro de Esperanto, enpostenigita komence de la unua periodo de Fettes kaj maldungita en ĝia fino, transprenis de LF-koop la revuon Heroldo de Esperanto. Detaloj de la transakcio ne estis rivelitaj antaŭ la publiko, sed jam ekde januaro 2017 la revuo estos redaktata de Valle kaj eldonata de Sociala Grupo Lexus, firmao kiun li kunposedas kun Paulo Lima. En 2017 Heroldo aperos en monata ritmo. La nova posedanto celas sesobligi la nombron de abonantoj – ne sciate nur estas, kiom da ili ĝi havis antaŭe – kaj jam ekde 2018 eldoni ĝin du fojojn monate. La abono por tiu ĉi jaro kostas 59 eŭrojn. Ĉu Valle sukcesos – ni vidu post unu jaro, sed pri la unuaj problemoj li jam devis raporti: la lanĉo de la retejo de Heroldo estis prokrastita el la 15-a de decembro ĝis la 1-a de januaro, sed la nova jaro tamen komenciĝis sen ĝi.

La jaro 2017 estos Zamenhof-jaro (pro la 100-a mortodatreveno de L.L. Zamenhof). Ĝi estos ankaŭ, en sia unua duono, la Jaro de la Lernanto. Iom surprize, neniu el ili respeguliĝos en la kongresa temo de la UK: Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Eble ni ne devos bedaŭri, se la kongres-temaj laboroj iĝus plene ignoritaj same kiel tiuj de Nitro, kie malgraŭ interesaj konkludoj oni ne faris la kongresan rezolucion. Kiom ni devos bedaŭri pri aliaj okazaĵoj de la jaro, ni scios tamen nur post dek du monatoj.

Ilustraĵoj: 2017 de geralt/Pixabay (CC0), emblemoj de la 102-a Universala Kongreso en Seulo kaj 73-a Internacia Junulara Kongreso en Aneho

La teksto aperis samtempe en Libera Folio.