Boulton en la UK!

Goteburgo, en 2003…

Goteburgo, en 2003…

Cent pri la Centa. En la Tago de Kapabligo (la iama Tago de Lernado) la ĉefevento estis la aŭtora duonhoro kun Marjorie Boulton. La kat-ŝatanta Esperanto-poetino antaŭtagmeze rekontiĝis kun la legantoj kaj respondis, iom mallaŭte, kelkajn demandojn. Poste la 91-jara Boulton interparolis kun la unu jaron malpli aĝa nepo de Zamenhof, Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. Klare, ŝi ridetis kaj parolis iom pli laŭte kiam oni menciis katojn – inter ili la faman Montevideo, nomitan laŭ la urbo de la Unesko-rezolucio el 1954. Samtempe okazis inaŭguro de memortabulo (bedaŭrinde, nur en la franca lingvo) sur la domo de la lillano Gaston Waringhien.

… kaj Lillo, en 2015.

… kaj Lillo, en 2015.

Cent pri la Centa – ĉiutagaj 100-vortaj raportoj el la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Lillo, Francio. Se vi volas esti ĝisdata, sekvu min en Twitter.

Ilustraĵo: “Universala Kongreso de Esperanto, Gotenburgo 2003. Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kaj Marjorie Boulton” de Ziko el Vikipedio (CC BY-SA 3.0)