Ilustraĵo: “Universala Kongreso de Esperanto, Gotenburgo 2003. Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kaj Marjorie Boulton” de Ziko el Vikipedio (CC BY-SA 3.0)
Boulton en la UK!
Cent pri la Centa. En la Tago de Kapabligo (la iama Tago de Lernado) la ĉefevento estis la aŭtora duonhoro kun Marjorie Boulton. La kat-ŝatanta Esperanto-poetino antaŭtagmeze rekontiĝis kun la legantoj kaj respondis, iom mallaŭte, kelkajn demandojn. Poste la 91-jara Boulton interparolis kun la unu jaron malpli aĝa nepo de Zamenhof, Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. Klare, ŝi ridetis kaj parolis iom pli laŭte kiam oni menciis katojn – inter ili la faman Montevideo, nomitan laŭ la urbo de la Unesko-rezolucio el 1954. Samtempe okazis inaŭguro de memortabulo (bedaŭrinde, nur en la franca lingvo) sur la domo de la lillano Gaston Waringhien.
Cent pri la Centa – ĉiutagaj 100-vortaj raportoj el la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Lillo, Francio. Se vi volas esti ĝisdata, sekvu min en Twitter.
Saluton de Burgas Bulgario.Mi petas vin cu mi povas ricevi informon por esperanta vivo en Europo.Dankon.